Vizitu Forumon

Granda Imperiestra Palaco

(GMT+08:00) 2011-12-07 15:19:55

Gajnintoj de la speciala premio

En la hotelo sekvatage ni matenmanĝis kaj foriris al unua ekskurso – bedaŭrinde ĝuste dum tiu mateno aperis unua ĉi-jara neĝo en Pekino. Iomete neĝis dum tuta tago, kaj estis sufiĉe malvarme (des pli kiam oni devas promeni tuttage). Sed ja la vidindaĵoj de Pekino indis je tio kaj mi certe ne bedaŭris la tagon – ni vizitis unue la faman Tian-an-men placon kaj tuj transiris (per subeniro piede) al la imperiestra palaco (kiu troviĝas tuj apude).

Ĉefa pordo/eniro al la Imperiestra palaco

La palaco estas fakte tre granda – ĝi estas je granda areo, kun multege da diversaj konstruaĵoj, domoj, palacetoj, ĉirkaŭita per granda muro.

Paro da leonoj. Kiu estas la virina?

Onidire la palaco havas 9999,5 ĉambroj – ĉar laŭ kredo la dio en ĉielo havas 10000 ĉambran palacon, kaj la imperiestro estas la filo de dio, do devas havi iom malpli :)

 Esperanto elektieblas por la aŭda gvidilo tra la palaco.

Fakte dum vojaĝo ni pretigas kun Ŝanŝan kelkajn videaĵojn por vi, kaj ankaŭ fotojn kaj intervjuetojn, kiuj povas pli bone al vi proksimigi la travivaĵojn kaj helpi konatiĝi kun Ĉinio diversforme. Ili aperos ankaŭ en la paĝaro de E-redakcio.

Restoracio por tagmanĝi – kun bela aspekto modern-tradicia

Post la palaco ni iris tagmanĝi – kaj varmiĝi :) Bongustaj diversaj pladoj satigis kaj teo varmigis nin. Ni do estis pretaj pluveturi al Ĉiela Altaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto