Vizitu Forumon

Bela Ĉiela Altaro

(GMT+08:00) 2011-12-07 15:20:38

La Ĉiela Altaro

Post la palaco ni iris tagmanĝi – kaj varmiĝi :) Bongustaj diversaj pladoj satigis kaj teo varmigis nin. Ni do estis pretaj pluveturi al Ĉiela Altaro.

Maljunuloj dancas.

En la parko (kaj sur longa teraso, iranta al la eniro al la altaro) troviĝis relative multaj maljunuloj – pensiuloj, kiuj tie pasigadis sian tempon – kelkaj koruse kantis ĉinajn popolkantojn, kelkaj ludis kun eta flugpilko kaj pluraj ludis kartojn. Tio ne estus io stranga – se la temperaturo ne estus ĉirkau -2 kaj ĉirkaŭe estus neĝo :).

Vjetnama amiko, Shanshan kaj mi.

Evidente do ĉinaj maljunuloj estas pli sanaj kaj eltenas pli bone diversan veteron – kaj pli sociemaj kiel homoj en Eŭropo. (Mi certe ne povus imagi vidi ion similan en Eŭropo – eĉ se estas simila vetero – homoj estus ene, kaŝitaj eble en iu kafejo aŭ drinkejo por tiaj aktivecoj.)

La Ĉiela Altaro estas tre bela – ĉefe blue (kun ora) ornamita ligna konstruaĵo (vidu la foton).

Ĝi kun la palaco certe apartenas al la plej konataj vidindaĵoj de Pekino. (Venontfoje, kiam mi vizitos Ĉinion – devus esti fakte jam februare 2012 – mi volas ankaŭ iri rigardi al la televida turo de Pekino, de kiu devas esti tre bela panorama rigardo al la urbo.)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto