Vizitu Forumon

Fakuloj diskutis pri internacia dissendo de ĉina tradicia kulturo

(GMT+08:00) 2011-12-08 14:33:47

La 8-an de decembro en Ĉina Radio Internacia, fakuloj pri Kunqu Opero, teo-kulturo kaj la ĉina tradicia kulturo faris diskuton pri internacia dissendo de la ĉina tradicia kulturo kun studentoj el pekinaj universitatoj.

Ili ĉefe diskutis pri la signifo de la ĉina tradicia kulturo, rimedo de internacia dissendo ktp. La fakuloj ne nur donis diversajn opiniojn, sed ankaŭ respondis demandojn de studentoj kaj retanoj.

La aktorinetoj el Lanya Kun-qu Kurso de Suzhou, ĉeloke ludis parton de la operaĵo Peonia Pavilono, kiu estas la reprezenta verko de la ĉina fama dramaturgo Tang Xianzu de Ming-dinastio..

Ni rekte transmisiis la aktivadon en la portalo "CRI Online" (gb.cri.cn), kaj establis la ĉinlingvan retemon (http://gb.cri.cn/news/other/wenhuachuanbo.htm) kaj la esperantan (https://esperanto.cri.cn/581/2011/11/30/Zt1s130523.htm).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto