Vizitu Forumon

Vizito al ĈRI

(GMT+08:00) 2011-12-13 20:27:53

La konstruaĵo de la CRI (EO-redakcio troviĝas en la 11-a etaĝo)

Post la vizito de altaro ni venis buse al la konstruaĵo de ĈRI – temas pri grandega oficejaro – ĉ. 15-etaĝa. Mi vizitis Esperanto-redakcion (en 11-a etaĝo) kaj ankaŭ la ĉeĥan redakcion (mi ne supozis, ke mi povos paroli slovake tuj duan tagon estinte en Ĉinio :). Evidentiĝis, ke unu laborantinto, ĉeĥino konis Esperanton – pro antaŭa kunlaboro en ĉeĥa radio kun juna E-aktivulo Dan Mrázek – kiu nun estas prezidanto de ĈEJ – Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Ekspozicio de memoraĵoj de aŭskultantoj – tie ĉi parteto de la EO-ŝranko

Sekve mi konatiĝis kun kelkaj el la laboristoj de la E-redakcio de la radio. (kelkajn mi konis jam de UK-j, kiujn mi kaj ili partoprenis)

La E-redakcio min invitis al komuna vespermanĝo kaj ni iris al proksima japana restoracio. Oni regalis nin vere riĉe – mi apenaŭ povus imagi tiom da manĝoj dum unu vespero. (En Slovakio tia riĉa manĝo okazas eble nur dum geedziĝoj.)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto