Vizitu Forumon

Kvina tago (Gubernio Yangshuo II )

(GMT+08:00) 2011-12-15 18:47:27

Gubernio ĉirkaŭita de montaro.

Gubernio Yangshuo, administrata de Guilin, situas en la nordorienta parto de Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono kaj sude de urbo Guilin. La gubernio estis fondita en la jaro 590 kaj nun havas 1 400-jaran historion. La gubernio okupas 1428 kvadratajn kilometrojn kun 300 mil loĝantoj el 11 naciecoj. La ĉinoj diras, ke Guilin estas la plej bela loko en Ĉinio, dume Yangshuo plej ĉarma en Guilin. La belegaj pejzaĝoj de Yangshuo troviĝas ne nur laŭ longe de la 83-kilometra Lijiang-rivero, sed ankaŭ en la gubernio. Pli ol 20 mil montoj ĉirkaŭas la gubernion, kaj 16 riveroj fluas en la gubernio kun pli ol 110 naturaj pejzaĝoj. Pro tempo-limo, ni vizitis nur la ĉefstraton de Yangshuo, nomatan Xijie (Okcidenta Strato). 

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto