|
|
||
Pejzaĝo sur Lijiang-rivero
Matene ni ekis buse al proksima (eble 45-60min.) haltejo/haveneto de riveraj ŝipoj.
Sekve per la duetaĝa ŝipo ni veturis tra la belega regiono –Lijiang-rivero, ĉirkaŭita per montoj dum la tuta vojo. (vidu foton) La vojaĝo daŭris 5 horojn, ĉar vintre estas malplej multe da akvo en la rivero – somere oni saman vojon faras en 3 horoj. Rekte surŝipe ni ankaŭ tagmanĝis.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |