Vizitu Forumon

Kiu kontrolas reprezentantojn de la Popola Kongreso?

(GMT+08:00) 2012-03-01 16:20:17
Reprezentantoj de la Popola Kongreso estas elektitaj de la popolo, ankaŭ kontrolataj de la popolo. Ĝenerale dirite, reprezentanto rekte elektita de gubernio aŭ vilaĝo estas kontrolata de voĉdonantoj de lia elekta regiono kaj reprezentanto de la Popola Kongreso nerekte elektita el unioj estas kontrolata de elekta unio. Ekzemple reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso akceptas kontrolon de la Popola Kongreso de provinco, aŭtonoma regiono kaj municipo.

Leĝo por Reprezentanto laŭ difino de konstitucio faras detalan dispozicion pri akcepto de reprezento esti kontrolata:

1. Tiuj voĉdonantoj kaj elektaj unioj, kiuj komisias al reprezentantoj de la Popola Kongreso plenumi popolan rajton, samtempe respondecas pri kontrolado al tiuj reprezentantoj.

2. Voĉdonanto kaj elekta unio rajtas fari deoficigon al reprezentanto. Por eviti nejustecon al deoficigata reprezentanto, la Leĝo por Reprezentanto ankaŭ difinas, ke tiu reprezentanto havas rajton ĉeesti al kunveno por diskuti pri lia deoficigo kaj ankaŭ rajtas elmeti apelacian opinion aŭ prezenti skriban apelacian materialon.

3. Pri supererga enhavo al reprezentanto de la Popola Kongreso, kvankam la Leĝo por Reprezentanto ne faras konkretan difinon, tamen efektive la enhavo estas eksplicita, ĉar plenuma stato de ĉiuj leĝe deciditaj funkcioj kaj devoj, kiujn oni difinas en la leĝo, estas en la kontrola kategorio. La 25-a artikolo de la Leĝo por Reprezentanto difinas, ke reprezentanto de la Popola Kongreso devas respondi demandojn de voĉdonanto kaj elekta unio. En iu loko, efektiviĝas tia sistemo, t.e. popolanoj aŭskultas kunvenon de la Popola Kongreso aŭ sesion de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso, tio estas alia formo por kontrolado fare de la popolo al reprezentanto de la Popola Kongreso.

Ankaŭ brideca difino en la Leĝo por Reprezentanto al reprezentantoj de la Popola Kongreso pri ilia plenumata funkcio havas kontrolecon super ili.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto