Vizitu Forumon

Kial Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio estas plej alta ŝtata regpotenca institucio?

(GMT+08:00) 2012-03-01 16:23:27
Laŭ difino de la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko, "la Tutlanda Popola Kongreso estas la plej alta ŝtata regpotenca institucio." La Ŝtata Konsilantaro, kiel la plej alta ŝtata administra institucio, la Plej Alta Popola Juĝejo, kiel la plej alta ŝtata prijuĝa institucio, kaj la Plej Alta Popola Prokurorejo, kiel la plej alta ŝtata superrigarda institucio, estas naskitaj de la Tutlanda Popola Kongreso, respondecas kaj raportas al la Tutlanda Popola Kongreso. La rilatoj inter la Tutlanda Popola Kongreso kaj aliaj plej altaj ŝtataj institucioj estas la rilatoj inter decido kaj plenumado kaj ankaŭ rilatoj inter "superrigardi" kaj "esti superrigardataj". Ankaŭ la pozicio de lokaj popolaj kongresoj estas pli alta ol tiu de lokaj diversgradaj administraj institucioj. La Tutlanda Popola Kongreso plenumas la plej fundamentan kaj plej gravan regpotencon kaj posedas regpotencon, kiujn ne ĝuas aliaj ŝtataj institucioj. La Tutlanda Popola Kongreso ĉefe posedas la rajton por fari amendon al la Konstitucio kaj superrigardi la plenumadon de la Konstitucio, la rajton por ellabori kaj amendi bazajn leĝojn de la ŝtato, la rajton por elekti kaj decidi gvidantaron de la plej altaj regpotencaj institucioj, t.e., elekti membrojn de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, elekti ŝtatajn prezidanton kaj vicprezidantojn, decidi kandidaton de ĉefministro, elekti prezidanton de la Centra Militafera Komisiono, elekti estron de la Plej Alta Popola Juĝejo kaj ĉefprokuroron de la Plej Alta Popola Prokurorejo, la rajton por decidi gravajn aferojn de la ŝtato, kiaj la plano pri nacia ekonomio kaj socia disvolvo, la budĝeto de la ŝtato, la establo de provinco, aŭtonoma regiono kaj municipo, la establo kaj sistemo de speciala administra regiono kaj la problemo pri paco kaj milito, la rajton por superrigardi la Ŝtatan Konsilantaron, la Centran Militaferan Komisionon, la Plej Altan Popolan Juĝejon kaj la Plej Altan Popolan Prokurorejon, kaj aliajn rajtojn. Tiuj rajtoj havas la plej altan aŭtoritatecon.

Iuj raportistoj de transmaraj ĵurnaloj kaj gazetoj ankaŭ elmetis tiun ĉi demandon, kaj demandis pri la rilatoj inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Tutlanda Popola Kongreso. En Ĉinio la Komunista Partio estas la reganta partio kaj kerna forto por gvidi diversajn aferojn.

La Tutlanda Popola Kongreso devas persisti en la gvidado farata de la Komunista Partio. La gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio al la laboroj de la Tutlanda Popola Kongreso estas ĉefe la politika gvidado, t.e., la gvidado de la politikaj principoj, politika direkto kaj gravaj orientiloj. La Komunista Partio ne plenumas la regpotencon anstataŭ la Tutlanda Popola Kongreso. La Komunista Partio de Ĉinio aktivas nur en la skalo de la Konstitucio kaj leĝoj kaj garantias, ke la Tutlanda Popola Kongreso laŭleĝe, aktive kaj sendepende plenumu siajn devojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto