Vizitu Forumon

Intervjuoj de deputitoj de ĉinaj du sesioj

(GMT+08:00) 2012-03-19 15:43:28

Matene de la 5-a de marto en Pekino, inaŭguriĝis la 5-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Antaŭ la kunveno, ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj kolektiĝis ĉe la pordo de la Popola Halo kaj atendis kun pacienco venojn de deputitoj.

Por justo kaj kvalito de intervjuo, multaj amaskomunikiloj atingis akordon, ke oni ne sieĝu la deputitojn, nek faru intervjon sola.

Unue venis Yang Kaisheng, estro de Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio. Amaskomunikiloj tuj intervjuis lin. Yang Kaisheng unue respondis la demandon pri situacio de pruntedonado de 4 ŝtataj bankoj en la unuaj du monatoj ĉijare. Li diris, ke laŭ lia scio, en januaro kaj februaro de 2012 Industria kaj Komerca Banko, Agrikultura Banko, Banko de Ĉinio kaj Konstrua Banko pruntis monon en januaro kaj februaro de 2012 je pli ol 20 miliardoj da juanoj pli multe ol en la sama periodo de la lasta jaro. Post sia respondo, li diris aldone,

"Mi pensis, ke en spirito de la apogo al efika bezonado de la funkcio de enta ekonomio, ni serioze faros ĉijaran krediton kaj prunton."

Poste amaskomunikiloj faris intervjuon al Chen Zhu, ministro pri Sano. Li diris, ke post la ekpraktiko de reformado de la medicina sistemo en 2009, Ĉinio investis pli ol 1 100 miliardojn da juanoj. Li diris ankaŭ, ke dum la periodo de "12-a Kvinjara Plano", ĉina registaro kreskigos investon al la medicina reformado.

Pri la demando de permeso al eksterlanda kapitalo eniri en la ĉinan medininan industrion, Chen Zhu diris, ke lastatempe ĉefministro Wen Jiabao kelkfoje parolis pri eniro de privataj kapitaloj en kelkajn kampojn, inkluzive de la medicina industrio, kiuj antaŭe ne estis tiom malfermaj.

Alfrontante la raportistojn, Chen Zhu speciale menciis, ke se Ĉinio volus formi malferman plurisman strukturon de la medicina sistemo, ĝi devus egale trakti la publikajn hospitalojn kaj neprofitajn medicinajn instituciojn, rilate elekton de fiksitaj hospitaloj de medicina asekuro kaj taksadon de akademiaj titoloj por la laborantoj.

Tiutage raportisto de Ĉina Radio Internacia intervjuis generalmajoron Luo Yuan, ĝenerala sekretario de Ĉina Societo de Milita Scienco. Pri maraj rajtoj kaj interesoj en insuloj de la Suda Ĉina Maro, li diris, ke Ĉinio devas atribui gravecon al 5 ekzistoj de administro, juro, armeo, ekonomio kaj publika opinio. Li proponis publikigi Blankan Libron de la Suda Ĉina Maro.

Generalmajoro Luo Yuan detale traktis la 5 ekzistojn de mara rajto.

"Unue necesas administro. En la Suda Ĉina Maro Ĉinio establu specialan administran regionon, en Dongsha, Xisha, Nansha, Ĉinio establu urbojn kaj guberniojn kaj nomumu administrajn oficistojn, deputitoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco faru inspektan rondvojaĝon en la Suda Ĉina Maro, por pruvi la administran jurisdikcion. Due estas ekzisto de juro. Oni devas frue determini la leĝan statuson de nunaj limlinioj de la Suda Ĉina Maro. Trie, ekzisto de armeo. Oni devus garnizonigi trupojn tie, kie oni povus, kaj starigi suverenecan signon tie, kie oni ne povus garnizonigi trupojn, ekzemple starigi suverenecan steleon kaj pendigi la nacian flagon de Ĉinio. Niaj militaj aviadiloj kaj ŝipoj devus fari inspektan rondvojaĝon tie, por montri la militan ekziston kaj nacidefendon. Kvare, ekzisto de ekonomio. Ni kuraĝigu fiŝistojn fari fiŝadon tie, loĝantojn vivi kaj produkti sur la insuloj kaj petrolajn kompaniojn prospektori kaj ekspluati petrolon. Krom teritorio, teritoriaj akvoj kaj insuletoj, ni devas ankaŭ havi flosantan teritorion kaj la prospektora platformo ja estas la flosanta teritorio. Kvine, ekzisto de publika opinio, por okupi prestiĝan pozicion de juro kaj publika opinio."

Pri la ekzisto de publika opinion, Generalmajoro Luo Yuan aldonis, ke en Internacia Juro estas 4 elementoj pri la suvereneco super insuleto: kiu unue trovis ĝin, kiu unue donis nomon, kiu unue jurisdikciis kaj ĉu internacia komunumo agnoskis. Laŭ la 4 elementoj, la Suda Ĉina Maro kaj Nansha-Insularo estas ĉinaj tradiciaj teritorioj, kio estas plene konfirmita de leĝo kaj historio. Tial li proponis, ke Ĉinio publikigu Blankan Libron de la Suda Ĉina Maro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto