Vizitu Forumon

La origino de Kunqu-opero

(GMT+08:00) 2012-05-14 12:45:25

Kunqu-opero, origininta el Kunshan de Jiangsu-provinco, estas prezentada arto, kiu integris kantadon, dialogon, aktoradon, dancon kaj luktarton. Ĝi havas la historion de pli ol 600 jaroj kaj estas nomata la prapatro de multaj operoj en Ĉinio. La aktoroj prezentas la operon laŭ la ritmo de tamburo kaj klakilo kaj sub la melodio de bambua fluto kaj trikorda plukinstrumento. En sia frua periodo Kunqu-opero estis dividita en la sudan kaj nordan skolojn laŭ parollingvo. La suda parolis la dialekton de Suzhou, kaj la norda la pekinan. En 2001 Kunqu-opero estis enlistigita de Unesko kiel buŝa kaj nemateria heredaĵo.

En la komenco Kunqu-opero furoris enur en la urbo Suzhou kaj la ĉirkaŭaj lokoj. En periodo de la imperiestro Wanli (1573 – 1620) de la dinastio Ming ĝi disvastiĝis iom post iom al Fujian, Jiangxi, Guangdong, Hubei, Hunan, Sichuan, Henan, Hebei kaj Pekino. En la meza periodo de la dinastio Qing ĝi floris pro la plaĉo de la imperiestro Kangxi (1654-1722).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto