Vizitu Forumon

Ĉina Kunqu-opera Muzeo

(GMT+08:00) 2012-06-28 12:45:44

  

Ĉina Kunqu-opera Muzeo situas en la ĉina suda urbo Suzhou de la provinco Jiangsu. La 18an de majo de 2001 Kunqu-opero estis enskribita de Unesko al la listo de reprezentaĵoj de homaraj diktaĵoj kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Post du jaroj da riparado kaj restaŭrado, en 2003, la Ĉina Kunqu-opera Muzeo stariĝis surbaze de la antaŭa Suzhou-a Opera Muzeo.

Sur la lintelo de la pordo de la muzeo troviĝas surskribita tabulo kun ruĝaj ideogramoj: "Origino de Ĉiuj Operoj". En la korto de la muzeo staras antikva scenejo duetaĝa kaj rigardanta al tri direktoj, templo en kiu dioj estas oferataj, kaj eksponejo en kiu videblas partituroj kaj historiaj materialoj pri Kunqu-opero

En la longa koridoro kaj korto troviĝas tabloj kaj seĝoj, sur kiuj spektantoj povas apreci erojn de Kunqu-opero. Ĉi tie oni prezentas erojn de Kunqu-opero en fiksita tempo, al kiuj en- kaj ekster-landaj amikoj amase sin direktas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto