Vizitu Forumon

Artistino de Kunqu-Opero Zhang Jiqing

(GMT+08:00) 2012-06-28 12:33:06

"Kiam mi aĝis pli ol 20 jarojn, mi vidis prezenton de artistino Zhang. Tiam, ŝi estis iom grasa, ŝia figuro ne similis al Du Liniang, la fraŭlino en la Kunqu-Opero 'Peonia Pavilono', sed pro la dolĉa kanto kaj bela danco, oni nature forgesis la figuron, kaj sentis, ke ŝi ĝuste estas la fraŭlino. Tio ja estas la ĉarmo de arto. De tiam, mi akompanas ŝin, spektas ŝian prezenton. Kaj s-ino Zhang diris al mi, 'Vi tiel ŝatas Kunqu-Operon, do venu al Nankino kaj mi instruos vin.' Tial, de ŝi mi faris lernon."

━Aktorinoj de Kunqu-Opero, Wang Fang

"Kiam s-ino Zhang faras instruon, ŝi unue analizas la rolon en la opero, konigas la prezentsenton, poste en ekzercejo faras ekzemplon. Nature, mi rapide komprenas ŝian instruan enhavon."

━Aktorinoj de Kunqu-Opero, Shan Wen

Artistino Zhang menciitaj en iliaj paroloj, estas ĉina fama artistino de Kunqu-Opero, 73-jaraĝa Zhang Jiqing.

En la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, Zhang Jiqing komencis lernon de Kunqu-Opero. Tiam, la antikva arto, Kunqu-Opero, kiu posedas pli ol 600-jaran historion, suferis krizon. Kunqu-opero estas treniĝa kaj subtila je la kanto, prononco de ĉiu ĉina ideografiaĵo havas antaŭan, mezan kaj lastan partojn, kaj artoro devas precize kanti ĉiujn partojn. Ofte necesas 4 taktoj por unu ĉina ideografiaĵo, plie en la 4 taktoj ŝanĝiĝoj de melodio estas multaj. Kaj prezentado inkludas multe da faktoroj el okuloj, manoj, figuro kaj paŝoj, kaj prezento kaj kanto devas koincidi harmonie, tial de komence Kunqu-Opero estas instruata kaj heredata per la maniero, ke posteuloj lernas de instruistoj. Sed en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, ĵus fondiĝis la nova Ĉinio. Pro multjara milito, perdiĝis multe da tradiciaj oper-programoj, restis nur pli ol 600 kaj pli ol 20 artistoj, kiuj aĝas de 60 jaroj ĝis 90 jaroj. Kunqu-Opero sin trovis en stagno.

Tiam, Zhang Jiqing fariĝis unu el la unua-generaciaj artoroj kulturitaj de la nova Ĉinio. La origina nomo de Zhang Jiqing estas Zhang Yiqing, ĉar la unua-generaciaj artoroj portas la devon de heredo de Kunqu-Opero, tial iliaj nomoj estis ŝanĝitaj, kaj ĉiuj nomoj posedas la ĉinan ideografiaĵon "Ji", Ji signifas "heredon", kaj ili estas titolitaj kiel la generacio de "Ji". La instruistoj de Zhang Jiqing estas tiuj maljunaj artistoj. Ŝi diris:

"Tiam, ni estis junaj kaj ne interesiĝis pri Kunqu-Opero. Ĉar vortoj en Kunqu-Opero estas tre malfacile kompreneblaj, ni ne sciis la signifon, dum lernado de kanto ni ofte estis dormemaj. Nia instruisto tre ŝatas nin, por ke ni interesiĝu pri lernado, en somero li malvarmigis boligitan akvon kaj matene aĉetis manĝaĵojn por ni."

Zhang Jiqing profunde sentis, ke maljunaj instruistoj urĝe volas disvastigi Kunqu-Operon. Ankaŭ Zhang Jiqing ne malesperigis ilin, ŝi heredas du programojn kaj formis sian entenan kaj atikan stilon en sia longtempa praktikado.

En 2003, Zhang Jiqing emertiĝis post pli ol 40-jara prezentado, sed ŝi fariĝis pli okupita.

Tiujare, Zhang Jiqing ekservis kiel la arta direktanto de la Kunqu-Opero "Peonia Pavilono", en ĉi tiu opero junaj artoroj ludas la ĉefrolojn. En unu jaro Zhang Jiqing faris instruadon de ĉiuj detaloj, kiel figuro, kompreno de vortoj, mangesto, okuloj kaj tiel plu. Zhang Jiqing diris:

"Mi sciigis al ili ĉiujn problemojn kaj malfacilojn, kiujn antaŭe mi mem spertis. Mi kaj instruas kanton kaj eksplikas enhavon kaj signifon de la vortoj. Ekzemple, kial ili devas kanti tiel."

Zhang Jiqing havas profundan komprenon pri la vortoj, ke necesas 10-jara klopodo por eĉ unu-minuta prezento sur la scenejo". Ofte ŝi diris al junaj artoroj, ke kvankam unu programo funkcias nur unu kaj duonan horon, tamen ili devas senĉese fari ekzercadon. Same kiel la maljunaj instruistoj, kiuj instruis ŝin, ankaŭ Zhang Jiqing esperas, ke junaj artoroj frue heredos Kunqu-Operon.

En 2004, la Kunqu-Opero "Peonia Pavilono" el junulara versio estis prezentata publike. En la sono de tamburo kaj gongo, junaj artoroj iris el la kurteno, milde ekkantis kaj elegante moviĝis….Sur sidejo por spektantoj, Zhang Jiqing fikse rigardis siajn lernantojn. Trovinte mankojn en ilia kantado kaj prezentado, Zhang Jiqing sciigis al ili kaj helpis al ili fari reordigon.

Poste, la opero "Peonia Pavilono" komencis turneadon, kaj junaj artoroj venis al Taiwan, Hongkong, Pekino, Suzhou, Zhejiang kaj aliaj lokoj. Kien ili venis, tien Zhang Jiqing akompanis ilin. Zhang Jiqing diris:

"Mi sekvis ilin por ĝustatempe sciigi al ili ĉiujn brilajn punktojn kaj mankojn en la prezentado. Mi timis, ke ili ne bone faris prezenton. Kiam ilia nivelo altiĝis, mi ĝojis. Ĉar tio montras, ke ni, maljunaj artoroj, faris nian kontribuon, daŭras ankaŭ nia arta vivo."

Nun, la du oper-programoj, en kiuj Zhang Jiqing lertas, jam estas hereditaj de junaj artoroj, kaj pli kaj pli da junuloj ŝatas Kunqu-an Operon, pro tio Zhang Jiqing estas ĝoja. Ankaŭ ŝi regule faras prelegon pri Kunqu-Opero en Pekina Universitato kaj aliaj universitatoj. Kie bezonatas, tie aperas la figuro de Zhang Jiqing, ŝi ne vanigis la ideografiaĵon en sia nomo "Ji".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto