Vizitu Forumon

Varia reliefo kun diversaj pejzaĝoj

(GMT+08:00) 2012-07-09 11:27:49
Ĉirkaǔ la kvr kvinonojn de la vjetnama teritorio okupas montoj kaj montetoj.

La reliefo estas relative malalta; la pli ol 1000 metrojn altaj montoj reprezentas nur la 10%-ojn de la tuta teritorio. Sed ĝi estas tre malebena kaj interrompita de profundaj valoj.

Kun 1 400 km da tutala longo, de nordo ĝis sudo, la montara sistemo kuras de la nord-okcidenta landlimo ĝis la orienta parto de Nam Bo.

Norde de la Ruĝa Riverego, la montaroj estas aranĝitaj en formo de samcentraj arkoj. Sude de tiu riverego, la montomasoj estas nete orientitaj nordokcidente---sudorienten ĝis la valo de Song Ca. ili antaǔeniĝas ĝis la marbordo, kie ili descendas per kruta deklivo. De tie, komenciĝas la Truong Son-montoĉeno. De la dekstra bordo de Song Ca ĝis trans la Hai Van-montpasejo, ili estas orientitaj nordokcidente-sudokcidenten. Poste, ili sin direktas nord-suden kaj nordoriente-sudokcidenten por formi grandan arkon, kie konvekseco sin turnas al Pacifiko. Ilia okcidenta deklivo malkrute descendas al la Mekongo. Sur la vjetnama teritorio, ĝi vaste disetendiĝas per montplataĵoj: la regiono Tay Nguyen, grandparte kovrita per bazalto, kiel putriĝo dona sl aruĝajn terojn.

Tiuj variaĵoj de orientado kaj la influo de la musonoj estigas diferencojn en la reĝimo de temperaturo kaj pluvoj, la deklivoj elmetitaj al la vintra musono estas pli malvarmaj; la basenoj estas pli sekaj kaj montras pli grandajn ĉiutagajn diferencojn de temperaturo. Tial, ke malkreskas la temperaturo kaj kreskas la pluvkanto kun la altitudo, ekmontriĝas vertikalaj zonoj. Super 1000m, la subtropikaj kaj mezvarmaj vegetaĵoj ekapaeras kaj pli kaj pli abundas.

Tial, necesas distingi en Vjetnamio naturajn regionojn, kiuj varias laǔ la reliefa strukturo kaj la altitudo.

La kontrasto estas tue videbla inter la ebenaĵoj, kaj la montaraj regionoj. La aluviaj ebenaĵoj, plataj kaj malaltaj, troviĝas, ialoke, apenaǔ kelkajn metrojn super la maro. Por sin protekti kontraǔ la riverleviĝoj, kontraǔ la tajdoj kaj ondegoj, la loĝantaro devas kontrui digojn. La dig-retaro en la delto de Bac Bo estas karakteriza trajto de la vjetnama civilizacio.

La longaj marbordoj kun la variaj orientadoj kaj strukturoj kontribuas ankoraǔ al la diverseco de la vjetnama naturo. La plataj marbordoj de Hajfongo ĝis Qui Nhon kaj de la Dinh-terpinto ĝis Ha Tien posedas multajn fiŝoplenajn malprofundaĵojn kaj belajn strandojn. La krutaj partoj,---tiuj, kiuj troviĝas precipe inter la Nay kaj Dinh-terpintoj ŝirmas profundajn kaj sekurajn golfetojn, kiel povas esti taǔge aranĝitaj bonaj havenoj, kia la Cam Ranh-golfeto.

La kontinenta platformo de Vjetnamio estas larĝa kaj malmulte profunda, krom laǔlonge de la sudaj marbordoj de Trung Bo.

La tajdo-reĝimo estas kompleksa: unu tajdo potage en la Bac Bo-golfo, du sur la marbordoj de Nam Bo, unu aǔ du sur tiuj de Trung Bo. Multaj insuloj kaj insularoj estas dissemitaj laǔlonge de la marbordoj. La kalkaj rokoj de la Ha Long-golfeto formas majeste belan pejzaĝon.

Kun tiel variaj pejzaĝoj, Vjetnamio estas abunda je naturriĉaĵoj.

Ĝia subtero entenas ĉiujspecajn minaĵojn; certaj mintavoloj estas gravaj kaj facile ekspluateblaj. Aparte menciindaj estas ŝtonkarbo, fero, aluminio, stano kaj aliaj metaloj, apatito... La freŝdataj prospektoradoj montras espereble la ekziston de la petrolo.

La fekunda tero ebligas gravan agrokulturan kaj arbara produktadon. Krom la rizo, kiu okupas la unuan lokon en la nutraĵkulturo, citindaj estas maizo, la patato, la manioko, la arakido, la sojo. La industriaj kulturoj estas ankaǔ multaj: heveao, lako, kafo, teo, tabako, kotono, kokoso, sukerkano, juto, ktp... Abundas tropikaj kaj ankaǔ subtropikaj kaj mezvarmaj fruktoj: banano, longano, letĉio, mango, mangostano, ananaso, oranĝo, mandarino, pruno, piro, persiko.

La arbaroj entenas grandvalorajn lignojn: lim, gu, tau, bonegajn lignoj por kontruado, lat, hoa, tre ŝtata en la meblofarado kaj ankaǔ oleoarboj, rezinarboj kaj medicinaj plantoj.

La Vjetnamo bredas multajn dombestojn: bubalo, bovo, porko, kortobirdo, ktp...La fiŝoj kaj aliaj marproduktoj, kiam la salo konsistigas neelĉerpeblajn riĉaĵojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto