Vizitu Forumon

La musonoj, elemento decidiganta la ritmon de la naturo

(GMT+08:00) 2012-07-09 11:28:49

Nenie aliloko, la reĝimo de musonoj estas tiel karakteriza kaj tiel kompleksa, kiel en Vjetnamio.

De novembro ĝis aprilo, ondoj da malvarma kaj seka aero descendas de la mezvarmaj latitudoj al nordo de la lando, kie ili okazigas relative malvarman vintron. La meza temperaturo de la plej malvarma monato estas malsupera je 20°C norde de la 16-a paralelo. Ĝi amaltiĝas malsupere de 18 °C norde de la 18-a paralelo. Ĝi malkreskas kun la altitudo. En Sapa, ĝi estas nur 8,3°C. Tial, la frosto, la blanka frosto kaj la neĝo aperas iafoje en la montaraj regionoj. Sude de la 16-a paralelo, glovas la trado, regula vento de l′tropikoj. Ĉi tie, ne ekzistas vintro. En Sajgono, estas varme la tutan jaron. En januaro, monato la plej freŝa, la meza temperaturo estas 25,8°C.

En ambaǔ zonoj Norda kaj Suda de la lando, tiam estas la seka sezono. La pluvkvanto, kiu faras tie dum tiu sezono estas apenaǔ 15 ĝis 20% de la jara kvanto. Dume, en Nordo, sub la influo de malvarmaj aerfluoj, aperas la "kraŝino". De malalta ĉielo falas subtila pluveto, iafoje dum pluraj semajnoj; la aero estas saturita de humideco. Ĉe la Centro de la lando, pro tio, ke la Truong Sonmontoĉeno formas ekranon, oni troviĝas ankoraǔ en la pluvsezono. La plej pluva monato estas novembro.

De majo ĝis oktobro, venante de sudaj kaj orientaj maroj, la somera musono, varma kaj humida, blovas sur la tutan Vjetnamio. Altiĝas la temperaturo. En julio, la termometro indikas 28,6°C en Hanojo, 28,9°C en Hue, 26,7°C en Ho-Chi-Minh-urbo. En Ho-Chi-Minh-urbo, la plej varma monato estas aprilo. Samtempe la humida sezono establiĝas en Nordo kaj en Sudo. Ekpluvegoj kaj ŝormoj deverŝas grandajn akvokvantojn, kiuj atingas iafoje 100m/m po 24 horoj. Ĉe la centro, la seka sezono, male, okazas de februaro ĝis julio.

Tiel, ĉie en la lando, distingiĝas du sezonoj, seka sezono kaj humida sezono. En Nordo, la seka sezono estas ankaǔ la freŝa sezono.

En Nordo kaj en Centro, ofte okazas tajfunoj de julio ĝis novembro. Formiĝintaj en Pacifika Oceano aǔ eĉ en Orienta Maro, tiuj tropikaj ciklonoj ofte kaǔzas gravajn damaĝojn tiom per la fortego de la vento, kiom per tiu de la pluvo. Povas fali per unusola fojo 500m/m da pluvo.

La alternado de la sezonoj, seka kaj humida, varma kaj freŝa, reguligas la akvoreĝimon, la animalan kaj vegetalan vivon, la kulturojn.

La seka sezono estas tiu de malaltaj akvaroj; la riveroj malaltiĝas ĝis sia plej malgranda fluejo, el kie elmergiĝas sablaĵoj. Kiam venas la pluvsezono, ili ŝvelas; ilia fluejo plilarĝiĝas. La diferencxo de nivelo de la Ruĝa Riverego ĉe plejmalalta nivelo kaj ĉe plejalta leviĝo estas meznombre 6m20 en Hanojo kaj superas 10 metrojn en aliaj lokoj.

Dum la freŝa sezono, certaj arboj perdas siajn foliojn, tropikaj bestoj vintrodormas kaj certaj birdoj de mezvarmaj regionoj migras al Vjetnamio. En Nordo, certaj legomoj kaj fruktarboj de mezvarmaj klimatoj povas esti kulturataj.

La reĝimo de musonoj estas neregula kaj kaǔzas grandan variaĵojn en la klimato. La Nordo spertas iafoje preskaǔ severan vintron. En certaj jaroj, la trosekeco longdaǔras dum en aliaj, la pluvoj okazigas inundojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto