Vizitu Forumon

Naskiĝo de Kunqu-Opero

(GMT+08:00) 2012-07-18 16:28:53

Naskiĝis Kunqu-Opero fine de la dinastio Yuan kaj komence de la dinastio Ming, ĝia historio superis 600 jarojn. La dinastio Yuan posedis la kulturon pri rajdarto kaj arkpafado, la posta dinastio Ming heredis la kulturon de kleruloj, la kulturo de la posta dinastio Qing refoje estis rajdarta kaj arkpafada kulturo. En la dinastio Ming, disvolviĝis la kulturo de kleruloj milojn da jaroj kaj ĝi estis perfekta. Tiam en Suzhou kaj Kunshan, amasiĝis kleruloj, kiuj atentis sian internon. Ili posedis propran opinion kaj analizon pri la socio, atentis sociajn problemojn kaj la vivon de popolanoj, per verkado de teatraĵoj ili esprimis la opinion. Tial nature naskiĝis Kunqu-Opero en la regiono, kaj de sia naskiĝo, Kunqu-Opero estas milda kaj rilata al la interno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto