Vizitu Forumon

Produkto de kafo en Vjetnamio

(GMT+08:00) 2012-07-24 09:52:32

La produktado de kafo en Vjetnamio ne havas sufiĉan longan historion. Ĝis 1975, ekzistis nur kelkaj malnovaj kafofabrikoj en norda Vjetnamio kaj iliaj ekipaĵoj estas faritaj de Germana Demokrata Respubliko ene de 1960 ĝis 1962. En la sudo de la lando, ankaŭ malnovaj malgrandskalaj fabrikoj, restigitaj de antaŭaj kasteloj, kiaj Rossi kaj Delphante. Sekve de la grandiĝo de kafoplanta areo, Vjetnamio komencis konstruon de novaj kafofabrikoj. Komence la fabrikoj nur havis kelkajn simplajn maŝinajn, poste ili kopiis la produktan linion de la kompanio Hangxa. En la lastaj jaroj, multaj kompanioj kaj farmobienoj konstruis relative kompletajn fabrikojn per importitaj aparatoj el Germanio kaj Brazilo. Kaj ankaŭ en la lastaj jaroj, grande altiĝis la kafoprodukta povo, ĉiujare Vjetnamio povas produkti ĉirkaŭ 150 ĝis 200 miloj da tunoj da kafonuksoj por eksportado. Krome, multaj ekipaĵo-mankaj entreprenoj per solmaŝina farado ankaŭ aĉetas prilaboritajn kafgrajnojn, kiuj jam estis sekigitaj en cementaj aŭ teraj kampoj. Tial ili ne havas stabilan kvaliton. De la lastaj jaroj pliboniĝas la cirkonstanco. Nun, la vjetnama kafo ĉefe prenas sekigan manieron per sunenergio por produkti kafon, se en la rikolta sezono aperas pluvdaŭra vetero, oni rostas la kafgrajnojn per brulligno. Kaj kelkaj fabrikoj prenas malsekigan manieron per kirlilo.

Nun la vjetnama kafo jam eksportiĝas al ĉirkaŭ 50 landoj kaj regionoj, tamen al ili mankas stabila komerca partnero. Samtempe la interna kafmerkato ne estas sufeĉe ekspliatita, malgraŭ ke vietnamoj amas teon pli ol kafon longperiode, tamen kafa trinkebleco de junuloj ankaŭ estas rimarkinda.

La kafoprodukto vivtenas pli ol 600 milojn da kamparanoj kaj milionon da rilataj homoj. Kompare kun tiu de gravaj tradiciaj landoj, la vjetnama kafoprodukto ankoraŭ estas malforta. Do, Vjetnamio nepre prenos pli altnivelajn rimedojn en kafokulturo, produktado, komerco kaj aliaj procezoj kaj altigos efikecon por tio, ke la kafoproduktado fariĝos stabila kaj daŭrigebla industrio.

(Xiao Henggang)


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto