Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 30aj Someraj Olimpikoj en Londono

(GMT+08:00) 2012-07-28 10:37:03

La 30aj Someraj Olimpikoj inaŭguriĝis la 27an de julio en la bovlo-forma olimpika stadiono de Londono. Al la solena inaŭguro ĉeestis brita reĝino Elizabeth II, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge, brita ĉefministro David Cameron, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj diverslandaj gvidantoj kaj honoraj gastoj.

Ĉiuj 204 membroj de la Internacia Olimpika Komitato sendis al ĉi-fojaj olimpikoj delegaciojn, kaj kvar sportistoj kiel sendependuloj partoprenas en la olimpikoj. Sub la gvidado de fama basketbalisto Yi Jianlian la ĉina delegacio paradis la 42a en la stadionon laŭ la ordo. Ĉi-foje Ĉinio sendis 396 sportistojn por 23 sportbranĉoj.

Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, faris salutparolon en la inaŭguro. Li diris, ke la olimpikoj la trian fojon venis al Londono kaj kreis la nevenkeblan rekordon de la trans-jarcenta denova okazigo en tiu rubo.

Brita reĝino Elizabeth II proklamis la 30ajn Somerajn Olimpikojn malfermita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto