Vizitu Forumon

Solene inaŭguriĝis la 97-a UK

(GMT+08:00) 2012-07-29 17:30:26

Je la 10a horo de la 29a de julio laŭ la loka tempo, inaŭguriĝis la 97-a Universala Kongreso en la vjetnama ĉefurbo Hanojo sub la patroneco de vicprezidanto de la Socialista Respubliko de Vjetnamio Nguyen Thi Doan. Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Probal Dasgupta prezidis la inaŭguron. Sub la ĉeftemo "Esperanto - Ponto al Paco, Amikeco kaj Disvolviĝo" kolektiĝas pli ol 850 samideanoj el pli ol 60 landoj, kaj ĉirkaŭ 550 homoj ĉeestis al la inaŭguro.

Tuj post la malfermo komenciĝis diversaj proprameroj. La unua kunsido pri Kongresa Temo enkonduke emfazas, ke se Esperanto estas ponto, ĝi estas ponto ne jam finita, sed ankoraŭ konstruata. Kaj ni mem estas la konstruistoj.

En tiu tago, ankaŭ inaŭguriĝis Internacia Kongresa Universitato. De lundo ĝis vendredo okazados kunsidoj kaj prelegoj.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto