Vizitu Forumon

Grava penso de tri reprezentoj

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:38:51
La grava penso de "tri reprezentoj" signifas, ke la Komunista Partio de Ĉinio konsekvence reprezentas la postulon de disvolviĝo de progresinta produkta forto de Ĉinio, konsekvence reprezentas la direkton de antaŭenmarŝo de la progresinta kulturo de Ĉinio kaj konsekvence reprezentas la bazajn interesojn de la ĉina popolo.

En la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta en 2002, estas unuanime aprobite difini la gravan penson de tri reprezentoj, same kiel Marksimo-Leninismon, Maozedong-penson kaj Dengxiaoping-teorion, kiel gvidan penson de la Komunista Partio de Ĉinio.

Reprezenti la postulon de disvolviĝo de progresinta produkta forto de Ĉinio signifas, ke la teorio, linio, programo, orientilo, politiko kaj laboroj de la Komunista Partio de Ĉinio konformu al la leĝo de disvolvo de produkta forto; kaj dank' al disvolvo de produkta forto pli kaj pli altigu la vivnivelon de la popol-amasoj. Reprezenti la direkton de antaŭenmarŝo de la progresinta kulturo de Ĉinio signifas, ke la teorio, linio, programo, orientilo, politiko kaj laboroj de la Komunista Partio de Ĉinio konformu al la postulo de la nacia, scienca kaj popola socialisma kulturo vizaĝanta al modernigo, al la mondo kaj al la estonteco. Reprezenti la bazajn interesojn de la ĉina popolo signifas, ke la teorio, linio, programo, orientilo, politiko kaj laboroj de la Komunista Partio de Ĉinio prenu la bazajn interesojn de la popolo kiel la elirpunkton kaj celon; la popol-amasoj pli kaj pli akiru efektivajn ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn interesojn, sur la bazo de senĉesa evoluado kaj progresado de la socio.

La grava penso de "tri reprezentoj" estas origino de fondo, bazo de regado kaj fonto de forto de la Komunista Partio de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto