Vizitu Forumon

Dengxiaoping-teorio

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:39:17
En la nova historia epoko de la ĉina socialisma konstruado, ĉinaj komunistoj reprezentataj de Deng Xiaoping trovis la vojon de socialisma konstruado taŭgan al la ĉina stato kaj akiris grandegajn atingojn en reformado, malfermo kaj socialisma moderniga konstruado, resuminte spertojn pozitivajn kaj negativajn en la socialisma konstruado post la fondiĝo de la nova Ĉinio kaj esplorinte internaciajn spertojn kaj mondan situacion kaj praktikante reformadon kaj malfermon. La teorio por tiu ĉi historia epoko estas teorio kun ĉinaj trajtoj pruvita por gvidi la ĉinan socialisman modernigan konstruadon al venko, ĝi do ja estas Dengxiaoping-teorio.

La teorio persistas en la ideologia linio por liberigi penson kaj serĉi veron el fakto kaj unuafoje respondas serion da fundamentaj demandoj, ekzemple, kio estas socialismo, kiel konstrui socialismon en Ĉinio, lando kun relative postiĝintaj ekonomio kaj kulturo. Per novaj ideologiaj vidpunktoj ĝi riĉigas kaj heredas Marksismo-Leninismon kaj Maozedong-penson kaj estas nova periodo de marksisma evoluado en Ĉinio.

Dengxiaoping-teorio estas kristalo de la praktikaj spertoj kaj kolektiva saĝo de la ĉina popolo kaj agadgvidilo de ĉinaj komunistoj por konstrui socialismon kun ĉinaj trajtoj.

Deng Xiaoping (1904 – 1997) estas la kerna personulo de ĉina dua-generacia gvidantaro kaj estas titolita kiel ĝenerala projektisto de la reformado kaj malfermo de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto