Vizitu Forumon

Koncepto pri scienca disvolvo

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:39:54
La koncepto pri scienca disvolvo estas koncepto pri disvolvo popolo-unua, ĉiuflanka, kunordiga kaj daŭrigebla.

La koncepto estas prezentita en la Tria Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, okazinta en 2003. Ĝi emfazas antaŭenpuŝi la reformadon kaj disvolviĝadon de Ĉinio "laŭ la postulo kunaranĝi disvolviĝadon de urboj kaj vilaĝoj, kunaranĝi disvolviĝadon de regionoj, kunaranĝi disvolviĝadon de ekonomio kaj socio, kunaranĝi harmonian disvolviĝadon de homoj kaj naturo kaj kunaranĝi internan disvolviĝadon kaj eksteran malfermon".

Popolo-unua signifas preni la interesojn de la popolo kiel elirpunkton kaj celon de ĉiuj laboroj, pli kaj pli kontentigi plurflankan bezonadon kaj akceli homan ĉiuflankan disvolviĝon.

Ĉiuflanka disvolvo signifas rapidigi la konstruadon de civilizacioj politika kaj spirita kaj formi la dispozicion de reciproka akcelo kaj kuna disvolviĝado de civilizacioj materia, politika kaj spirita, pli kaj pli perfektigante la socialisman merkat-ekonomian sistemon kaj tenante ekonomian disvolviĝadon daŭrigeblan, rapidan, harmonian kaj sanan; harmonia disvolvo signifas kunaranĝi disvolviĝadon de urboj kaj vilaĝoj, tiun de regionoj, de ekonomio kaj socio kaj de interna disvolviĝado kaj ekstera malfermo; daŭrigebla disvolvo signifas kunaranĝi harmonian disvolviĝadon de homoj kaj naturo, bone trakti la rilatojn inter ekonomia konstruado, loĝantara kreskado kaj utiligo de profitofontoj, protektado de ekologia medio, akceli la tutan socion iri sur la vojon de civilizacia disvolvo de disvolviĝanta produktado, feliĉa vivo kaj bona ekologio.

La koncepto pri scienca disvolvo estas grava strategia penso pezentita de la Komunista Partio de Ĉinio en nova periodo de la nova jarcento, konsidere al la ĝenerala situacio de la ĉina disvolviĝado

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto