Vizitu Forumon

Konstruado de nova kamparo

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:42:13
Konstruado de la nova socialisma kamparo estas prezentita de la Komunista Partio de Ĉinio en la 5-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato. Ĝi celas konstrui la ĉinan kamparon socio kun "evoluinta produktado, feliĉa vivo, civilizacia moro, pura aspekto kaj demokratia administrado".

La konstruado ampleksas jenajn enhavojn: 1. disvolvi la kamparan ekonomion kaj pliigi enspezon de kamparanoj; 2. bone fari konstruadon de vilaĝoj kaj urbetoj; 3. vastigi la kamparan bonstatigan aferon kaj akceli socian harmonion; 4. kulturi kaj altigi la kvaliton de kamparanoj.

La konstruado de la nova socialisma kamparo inkluzivas ankaŭ fortigi konstruadon de spirita civilizacio en la kamparo, iniciati tie sanajn civilizaciajn sociajn morojn; disvolvi kulturajn instalaĵojn en la kamparo, kaj feliĉigi la spiritan kulturan vivon de kamparanoj; fortigi vilaĝan memadministran organizan konstruadon, kaj gvidi la kamparanojn memvole kaj orde partopreni en la vilaĝa konstruado.

La konstruado de la nova socialisma kamparo kovras la kampojn ekonomian, politikan, kulturan, edukan, kuracan, higienan, mediprotektan kaj similajn en la ĉina kamparo. Ĝi estas enhavoriĉa, profundsignifa kaj estas agadprogramo de la laboro pri "agrikulturo, kamparo kaj kamparano" en la nuntempa Ĉinio

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto