Vizitu Forumon

Emblemo kaj flago de Komunista Partio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:42:38
La fono de la emblemo de la Komunista Partio de Ĉinio estas ruĝa, sur la emblemo estas desegnaĵo konsistanta el flavaj martelo kaj tranĉilo interkruciĝantaj. La ruĝa koloro simbolas revolucion; la flavaj martelo kaj tranĉilo reprezentas laborilojn de laboristoj kaj kamparanoj kaj simbolas, ke la Komunista Partio de Ĉinio estas avangardo de la ĉina laborista klaso, kaj reprezentas la bazajn interesojn de la laborista klaso kaj la vastaj popol-amasoj.

La flago de la Komunista Partio de Ĉinio estas ruĝa; sur ĝi estas ora desegnaĵo de la emblemo de la partio.

La emblemo kaj flago de la Komunista Partio de Ĉinio estas simbolo kaj marko de la partio. La diversnivelaj organizoj de la partio kaj ĉiuj partianoj devas protekti la dignon de la emblemo kaj flago, devas fari kaj uzi la emblemon kaj flagon laŭ difinoj

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto