Vizitu Forumon

Harmonia socio, harmonia mondo

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:43:17
"Harmonia socio" signifas konstrui en Ĉinio demokratian, leĝadministran, justecan, sinceran, amikan, viglec-plenan, trankvilan kaj ordan socion, en kiu harmonie kunekzistas homoj kaj la naturo. Ĝi estas grava tasko proponita de la Komunista Partio de Ĉinio konsiderante la ĝeneralan situacion de ĉiuflanka konstruado de bonhaveca socio, malfermon de nova situacio de socialisma afero kun ĉinaj trajtoj kaj enkorpigas la bazajn interesojn kaj komunan deziron de la vastaj popol-amasoj.

"Harmonia mondo" signifas, ke traktante la internaciajn rilatojn, Ĉinio persistas en plurflankismo, realigas komunan sekurecon; persistas en reciproke utila kunlaboro, realigi komunan prosperon; persistas en la spirito de indulgemo, kune konstrui harmonian mondon. Tiu ĉi koncepto estas prezentita de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao en la pinta konferenco rememora al 60-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj, okazinta en 2005. Ĝi alte resumas la kernan enhavon de la diplomatia ideala strebado kaj tergloba strategio de Ĉinio.

De la lastaj jaroj, "harmonia socio" kaj "harmonia mondo" jam estas la du gravaj valorkonceptoj de la paca disvolviĝo de Ĉinio. La disvolviĝo kaj prospero de la mondo bezonas harmonian disvolviĝon de Ĉinio kaj la disvolviĝo kaj prospero de Ĉinio ne disigeblas dis de la mondo kun harmonia disvolviĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto