Vizitu Forumon

Demokratiaj partioj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:43:43
En Ĉinio, krom la Komunista Partio de Ĉinio, ekzistas ankaŭ 8 partioj ĝenerale nomataj demokratiaj partioj, ili estas ĉina Revolucia Komitato de Kuomintango, Ĉina Demokratia Ligo, Ĉina Demokratia Naci-Konstrua Asocio, Ĉina Asocio de Demokratia Impulsado, Demokratia Partio de Kamparanoj kaj Laboristoj, Ĉina Chih Kung Tang, Chiu San Societo kaj Taiwan-A Demokratia Aŭtonoma Ligo. La plejparto de ili formiĝis kaj disvolviĝis en la kontraŭjapana rezistmilito kaj la tutlanda liberiga milito. La demokratiaj partioj subtenas gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio en politiko, tio estas la historia elekto de ili en longatempa kunlaboro kaj komuna batalo kun la komunista partio. Diversaj demokratiaj partioj ĝuas politikan liberecon, organizan sendependecon kaj leĝan egalecon sub kadro definita de la konstitucio. La baza principo de kunlaboro inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la demokratiaj partioj estas "longatempa kunekzisto, reciproka kontrolo".

La demokratiaj partioj ne estas regantaj partioj nek opoziciaj partioj, ili nur partoprenas en politikaj aferoj. Nuntempe, membroj de diversaj demokratiaj partioj portas sur si gvidan oficon en diversanivelaj konstantaj komitatoj de Tutlanda Popola Kongreso, komisionoj de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco, registaraj institucioj kaj kulturaj ekonomiaj, edukaj, scienc-teknikaj kaj aliaj departementoj, ekzemple la nunaj prezidantoj de la Centra Komitato de la 8 demokratiaj partioj respektive portas oficon de vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso aŭ vicprezidanto de la Tutlanda Komitato Komisiono de la ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco. Samtempe ankaŭ membroj de la demokratiaj partioj disvolviĝas; en diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj kaj grandaj kaj mezaj urboj fondiĝis lokaj kaj bazaj organizoj de la demokratiaj partioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto