Vizitu Forumon

Rilatoj inter Komunista Partio de Ĉinio kaj Komunisma Junulara Ligo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:44:28
La Komunisma Junulara Ligo de Ĉinio, gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, estas organizo de pioniraj junuloj, kaj lernejo, en kiu junuloj praktike lernas socialismon kaj komunismon kun ĉina karakterizo, kaj helpanto kaj rezervarmeo de la Komunista Partio de Ĉinio.

Komence la Komunisma Junulara Ligo de Ĉinio estis nomata la Socialisma Junulara Ligo de Ĉinio. Aŭguste de 1920 en Ŝanhajo la Komunista Partio de Ĉinio fondis la Socialisman Junularan Ligon. Maje de 1922 en Kantono, gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, la Socialisma Junulara Ligo okazigis la 1-an tutlandan kongreson kaj fondis la tutlandan unuecan organizon. Januare de 1952 en la 3-a tutlanda kongreso oni decidis ŝanĝi la Socialisman Junularan Ligon al la Komunisma Junulara Ligo.

La Komunisma Junulara Ligo estas organizo, edukanta la junan generacion, kaj rubando liganta la partion kun junularo. La Centra Komitato de la Komunisma Junulara Ligo estas gvidata de la Centra Komitato de la Komunista Partio. Diversnivelaj organizoj de la Komunisma Junulara Ligo estas gvidata de samnivelaj partiaj organizoj kaj superaj komunismaj junularaj ligoj. Diversnivelaj organizoj de la Komunisma Junulara Ligo devas esti gvidataj de la partio kaj memstare konduki diversajn laborojn laŭ karakterizo kaj postulo de junuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto