Vizitu Forumon

Servi por popolo

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:46:12
Ĉiam reprezenti fundamentajn interesojn de la popolo kaj tutkore kaj tutanime servi por la popolo estas la bazo, sur kiu fondiĝis la Komunista Partio de Ĉinio. Servi por la popolo estas ankaŭ la esenco de la valoro kaj moralo de la ĉina socialismo.

Mao Zedong, la ĉeffondinto kaj gvidanto de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Ĉina Popola Respubliko, opiniis, ke la evidenta karakterizo de la Komunista Partio, diferenca de iu ajn partio, estas la kompakta kontakto kun popolaj amasoj; la partio devas tutkore kaj tutanime servi por la popolo kaj neniam sin apartigi de amasoj.

Ĉi-jare Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, refoje emfazis, "La fundamenta celo de la partio estas tutkore kaj tutanime servi por la popolo, ĉiu klopodo kaj laboro de la partio celas favori la popolon. Oni devas preni la efektivigon de fundamentaj interesoj de la popolo kiel la ekirpunkton de diversaj laboroj de la partio kaj ŝtato."

Servado por la popolo estas la esenco de la ĉina socialisma moralo, kaj signifas, ke kondutante oni devas laŭeble konsideri alies interesojn, favori aliajn homojn kaj la socion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto