Vizitu Forumon

Tutlanda Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:47:02
La statuto de la Komunista Partio de Ĉinio difinas, ke la Tutlanda Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio kaj la de ĝi elektita Centra Komitato estas la plej altaj gvidaj institucioj de la Komunista Partio de Ĉinio; gravaj problemoj de la Partio devas esti diskutataj kaj decidataj de la Tutlanda Kongreso. La funkcio kaj rajto de la Tutlanda Kongreso estas: aŭskulti kaj ekzameni raporton de la Centra Komitato; aŭskulti kaj ekzameni raporton de la Centra Disciplino-Ekzamena Komisiono; diskuti kaj decidi gravajn problemojn de la Partio; amendi la partian statuton; elekti la Centran Komitaton; elekti la Centran Disciplino-Ekzamenan Komisionon.

La Tutlanda Kongreso okazas en la kvina jaro. La reprezentantoj de la kongreso estas elektitaj de elektaj unuoj, kiaj provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj kaj Popola Liberiga Armeo de Ĉinio.

En julio 1921, en Ŝanhajo okazis la unua Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. La kongreso aprobis "Programo de Komunista Partio de Ĉinio", klarigis la batalan celon de la Partio. La unua Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio proklamis fondiĝon de la Partio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto