Vizitu Forumon

Politika Buroo de Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:49:45
La Politika Buroo de la Centra Komitato estas kerna parto de la centraj organizoj kaj gvidaj institucioj de la Komunista Partio de Ĉinio. En aprilo 1927 la Komunista Partio de Ĉinio establis la Politikan Buroon de la Centra Komitato en la 5-a Tutlanda Kongreso.

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio estas elektita de la Plena Sesio de la Centra Komitato. Laŭ la statuto post la 12-a Tutlanda Kongreso de la Partio, "La Plena Sesio de la Centra Komitato estas kunvokata de la Politika Buroo de la Centra Komitato kaj okazas almenaŭ unufoje en ĉiu jaro"; "Dum fermo de la Plena Sesio de la Centra Komitato, la Politika Buroo de la Centra Komitato kaj ĝia Konstanta Komitato plenumas la funkcion kaj rajton de la Centra Komitato." La Politika Buroo de la Centra Komitato devas regule raporti laboron al la Centra Komitato.

En la Politika Buroo de la Centra Komitato praktikiĝas la principo de kolektiva gvidado. Ĝian kunvenon respondecas aranĝi la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto