Vizitu Forumon

Zhang Gaoli

(GMT+08:00) 2012-11-15 20:53:30

Zhang Gaoli, viro, hano, indiĝeno de Jinjiang de Fujian-provinco, naskiĝis en novembro de 1946, membriĝis al KPĈ en decembro de 1973, diplomiĝis el la Fakultato de Planado kaj Statistiko de la Universitato Xiamen, kaj eklaboris en aŭgusto de 1970.

Nuntempe li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, kaj sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Tianjin.

1965-1970 studento pri planado kaj statistiko de la Ekonomika Fakultato de Xiamen Universitato

1970-1977 laboristo; oficeja sekretario de Produkta Komandejo; sekretario de Ĝenerala Filio de la Komunisma Junulara Ligo (KJL) de Politika Departemento; vicsekretario de Komitato de KJL de la Petrola Kompanio sub la Ministerio de Petrola Industrio en Maoming, Guangdong-provinco

1977-1980 sekretario de Ĝenerala Filio de KPĈ; kaj politika instruisto; de la 1a laborejo; kaj vicsekretario kaj sekretario de Partia Komitato de la Rafinejo de la Petrola Kompanio sub la Ministerio de Petrola Industrio en Maoming, Guangdong

1980-1984 membro de la Konstanta Komitato de la Partia Komitato; estro de Sekcio pri planizado, kaj vicdirektisto; de Petrola Kompanio sub la Ministerio de Petrola Industrio en Maoming

1984-1985 vicsekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Maoming, Guangdong-provinco; direktist de la Petrola Kompanio sub Ĉina Petrolkemia Korporacio en Maoming

1985-1988 direktoro, kaj sekretario de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj; de la Guangdong-provinca Ekonomia Komisiono

1988-1992 vicreganto de Guangdong provinco

1992-1993 vicreganto de Guangdong-provinco; direktoro, kaj sekretario de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj; de la Guangdong-provinca Komisiono de Planado

1993-1994 membro de la Konstanta Komitato de Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; vicreganto de Guangdong-provinco; direktoro, kaj sekretario de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj; de la Guangdong-provinca Komisiono de Planado

1994-1997 membro de la Konstanta Komitato de Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; vicreganto de Guangdong-provinco; ĉefo de la Gvida Grupo por Planado kaj Kunordigo de Ekonomia Zono de la Perlo-Rivera Delto

1997-1998 membro de la Konstanta Komitato de Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; vicreganto de Guangdong-provinco; sekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Shenzhen

1998-2000 vicsekretario de Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; sekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Shezhen

2000-2001 vicsekretario de Guangdong-provinca Komitato de KPĈ; sekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Shenzhen; prezidanto, Konstanta Komitato de la Urba Popola Kongreso de Shenzhen

2001-2002 vicsekretario de Shandong-provinca Komitato de KPĈ; aganta reganto kaj reganto de Shandong-provinco

2002-2003 sekretario de Shandong-provinca Komitato de KPĈ; reganto de Shandong-provinco

2003-2007 sekretario de Shandong-provinca Komitato de KPĈ; prezidanto de Konstanta Komitato de la Provinca Popola Kongreso de Shandong

2007-2007 sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Tianjin

2007-2012 membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de KPĈ; sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Tianjin

2012 - membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de KPĈ; sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Tianjin

Kandidato-membro de la 15a Centra Komitato; membro de la 16a, 17a kaj 18a Centraj Komitatoj; membro de la Politika Buroo la 17a Centra Komitato; membro de la Politika Buroo kaj ĝia Konstanta Komitato de la 18a Centra Komitato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto