Vizitu Forumon

Wang Qishan

(GMT+08:00) 2012-11-15 20:54:39

Wang Qishan, viro, hano, indiĝeno de Tianzhen de Shanxi-provinco, naskiĝis en julio de la jaro 1948, membriĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en februaro, 1983. Li eklaboris en januaro de 1969. Li diplomiĝis el la Nordokcidenta Universitato. Li estas supera ekonomikisto.

Nuntempe li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de KPĈ; sekretario de la Centra Komisiono por Disciplin-Kontrolo; vicĉefministro kaj membro de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj de la Ŝtata Konsilantaro

1969-1971 edukita junulo en Fengzhuang-Komunumo, Yan`an de Shaanxi-provinco

1971-1973 laboranto de muzeo de Shaanxi-provinco

1973-1976 studento de Historia Fakultato de la Nordokcidenta Universitato

1976-1979 laboranto de muzeo de la provinco Shaanxi

1979-1982 esploristo-praktikanto de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj

1982-1986 estro de studejo pri kamparaj politikoj sub sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, direktoro de esplorcentro de kampara disvolvo sub la Ŝtata Konsilantaro

1986-1988 direktoro de instituto de disvolva esploro sub la centro pri esploro de kampara disvolvo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro

1988-1989 ĝenerala direktoro kaj partia sekretario de la ĉina kampara komisia investkompanio

1989-1993 ĝenerala vicdirektoro de Ĉina Popola Konstrua Banko

1993-1994 ĝenerala vicdirektoro kaj partia sekretario de Ĉina Popola Banko

1994-1996 ĝenerala direktoro kaj partia sekretario de Ĉina Popola Konstrua Banko

1996-1997 ĝenerala direktoro kaj partia sekretario de Ĉina Konstrua Banko

1997-1998 partia konstanta komitatano de la provinco Guangdong

1998-2000 partia konstanta komitatano de la provinco Guangdong kaj vicprovincestro

2000-2002 direktoro de la ocidejo pri ekonomi-sistema reformado sub la Ŝtata Konsilantaro

2002-2003 partia sekretario de Hannan-provinco kaj prezidanto de la Popola Kongreso de Hannan-provinco

2003-2004 partia vicseketario kaj aganta vicurbestro de Pekino, plenuma prezidanto de la Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj

2004-2007 vicsekretario de la Municipa Komitato de KPĈ, urbestro de Pekino; plenuma prezidanto de Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj

2007-2008 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ,

2008-2011 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; vicĉefministro, kaj membro de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj; de la Ŝtata Konsilantaro; prezidanto de la Organiza Komitato por la Ŝanhaja Monda Eksplozicio 2010

2011-2012 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; vicĉefministro, kaj membro de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj; de la Ŝtata Konsilantaro

2012 – membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; sekretario de la Centra Komisiono por Disciplin-Kontrolo; vicĉefministro, kaj membro de la Gvida Grupo de Partiaj Membroj; de la Ŝtata Konsilantaro;

Kandidato-membro de la 15a Centra Komitato; membro de la 16a, 17a kaj 18a Centraj Komitatoj de KPĈ; membro de la Politika Buroo de la 17a Centra Komitato de KPĈ; membro de la Politika Buroo kaj ĝia Konstanta Komitato de la 18a Centra Komitato de KPĈ; membro, konstanta komitatano kaj sekretario de la 18a Centra Komisiono por Disciplin-Kontrolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto