Vizitu Forumon

Liu Yunshan

(GMT+08:00) 2012-11-15 20:55:30

Liu Yunshan, viro, indiĝeno de Xinzhou de la provinco Shanxi, naskiĝis en julio de 1947, eklaboris en septembro de 1966, membriĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en aprilo de 1971, kaj diplomiĝis el Centra Partia Lernejo.

1964-1968 Studento de la Instruista Lernejo de Jining, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

1964-1969 instruisto de Bashi-lernejo de Zuoqi-distrikto, Tumd, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

1969-1975 laboranto de departemento pri informado sub la partia komitato de Youqi-distrikto, Tumd, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

1975-1982 raportisto, vic-sekciestro kaj membro de partia organizo de la filio de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

1982-1984 vicsekretario de Komunista Junulara Ligo kaj vicsekretario de Partia Komitato de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

1984-1986 vicestro de departemento pri informado sub partia komitato de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

1986-1987 partia konstanta komitatano kaj estro de departemento pri informado de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

1987-1991 partia konstanta komitatano, ĝenerala sekretario de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj sekretario de laborkomitato rekte sub la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

1991-1992 partia konstanta komitatano de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj partia sekretario de la urbo Chifeng

1992-1993 vicsekretario de la partia komitato de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj la partia sekretario de la urbo Chifeng

1993-1997 ĝenerala vicdirektoro de la Departemento pri Informado sub la Centra Komitato de KPĈ

1997-2002 ĝenerala vicdirektoro de la Departemento pri Informado sub la Centra Komitato de KPĈ

2002-2012 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de sekretariejo de Centra Komitato de KPĈ kaj direktoro de la Departemento pri Informado sub la Centra Komitato de KPĈ

2012- konstanta membro de la 18a Centra Komitato de KPĈ kaj direktoro de la Departemento pri Informado sub la Centra Komitato de KPĈ

Kandidato-membro de la 12a, 14a Centra Komitato de KPĈ, membro de la 15a, 16a, 17a, kaj 18a Centraj Komitatoj de KPĈ, konstanta membro de la Politika Buroo de la 16a kaj 17a Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la sekretariejo de la 16a kaj 17a Centra Komitato de KPĈ, membro kaj konstanta membro de la Politika Buroo de la 18a Centra Komitato de KPĈ kaj sekretario de sekretariejo de la 18a Centra Komitato de KPĈ.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto