Vizitu Forumon

Yu Zhengsheng

(GMT+08:00) 2012-11-15 20:56:04

Yu Zhengsheng, viro, hano, indiĝeno de Shaoxing de Zhejiang-provinco, naskiĝis en aprilo de 1945, membriĝis al KPĈ en novembro de 1964, diplomiĝis el Harbina Instituto de Milita Inĝenierio, kaj eklaboris en aŭgusto de 1963.

1963-1968 studento de la fakultato pri misila inĝenierio en Harbina Instituto pri Milita Inĝenierio.

1968-1971 teknikisto en la 6a Radiofabriko de Zhangjiakou, Hebei-provinco

1971-1975 teknikisto kaj respondeculo de Radiofabriko Xiqiao en Zhangjiakou, Hebei

1975-1981 teknikisto kaj inĝeniero de la Esplorinstituto de Disvastigo kaj Apliko de Elektronika Tekniko sub la 4a Mekanika Ministerio

1981-1982 vicĉefinĝeniero de la Esplorinstituto de Disvastigo kaj Apliko de Elektronika Tekniko sub la 4a Mekanika Ministerio

1982-1984 vicdirektoro de la Esplorinstituto de Disvastigo kaj Apliko de Elektronika Tekniko, sekciestro de la Departemento pri Komputila industrio, vicĉefinĝeniero, vicdirektoro de la planada departemento de la 4a Elektronik-Industria Ministerio

1984-1985 respondeculo, vicprezidanto kaj partia komitatano de la Ĉina Handikapula Fonduso

1985-1987 vicsekretario de la urbo Yantai

1987-1989 partia vicsekretario kaj urbestro de Yantai

1989-1992 partia vicsekretario, vicurbestro, urbestro de Qingdao

1992-1994 konstanta partia komitatano de Shandong-provinco, partia sekretario kaj urbestro de Qingdao

1994-1997 konstanta partia komitatano de Shandong-provinco kaj partia sekretario de Qingdao

1997-1998 partia vicsekretario kaj vicministro de la Ministerio de Konstruado

1998-2001 partia sekretario kaj ministro de la Ministerio de Konstruado

2001-2002 partia sekretario de Hubei-provinco

2002-2003 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, partia sekretario de Hubei-provinco kaj prezidanto de la Popola Kongreso de Hubei

2003-2007 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj partia sekretario de Hubei-provinco

2007-2008 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj partia sekretario de Ŝanhajo

2008-2011 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, partia sepretario de Ŝanhajo, la unua vicdirektoro de la Organiza Komitato de la Monda Ekspozicio 2010 en Ŝanhajo

2011-2012 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj partia sekretario de Ŝanhajo

2012- konstanta komitatano de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, partia sekretario de Ŝanhajo

Kandidato-membro de la 14a Centra Komitato de KPĈ, membro de la 15a, 16a, 17a kaj 18a Centra Komitato de KPĈ, komitatano de la Politika Buroo de la 16a kaj 17a Centra Komitato de KPĈ, membro kaj konstanta membro de la Plitika Buroo de la 18a Centra Komitato de KPĈ

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto