Vizitu Forumon

Zhang Dejiang

(GMT+08:00) 2012-11-15 20:56:48

Zhang Dejiang, viro, hano, indiĝeno de Tai'an de Liaoning-provinco, naskiĝis en novembro de 1946, membriĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en januaro de 1971, diplomiĝis el la Ekonomika Fakultato de Kim Il-sung Universitato, kaj eklaboris en novembro de 1968.

Nuntempe li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro kaj membro de ĝia Gvida Grupo de Partiaj Membroj, kaj sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Chongqing.

1968-1970 edukita juulo de la produktbrigado Taiping , Luozigou Komunumo, Wangqing-gubernio, Jilin Provinco

1970-1972 administra sekretario kaj sekretario de la filio de Komunista Junulara Ligo de la Gubernia Revolucia Komitato de Wangqing, Jilin-provinco

1972-1975 studento de la korea lingvo en la fakultato de la korea lingvo de la Universitato Yanbian

1975-1978 vicsekretario de la Ĝenerala Partia Filio de la Fakultato de la Korea Lingvo; membro de la Konstanta Komitato de la Partia Komitato, kaj vicprezidanto de Revolucia Komitato; de la Universitato Yanbian

1978-1980 studento de la Ekonomika Fakultato, kaj sekretario de la Partia Filio de ĉinaj studentoj; de Kim Il Sung Universitato, Korea Popoldemokratia Respubliko

1980-1983 membro de Konstanta Komitato de la Partia Komitato, kaj vicprezidanto; de la Universitato Yanbian

1983-1985 vicsekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Yanji; membro de la Konstanta Komitato de la Subprovinca Komitato de KPĈ de Yanbian, kaj samtempe vicsekretario de la Urba Komitato de KPĈ de Yanji de Jilin-provinco

1985-1986 vicsekretario de la subprovinca Komitato de KPĈ de Yanbian, Jilin-provinco

1986-1990 vicministro, kaj vicsekretario de Grupo de Partiaj Membroj; de la Ministerio de Civilaj Aferoj

1990-1995 vicsekretario de Jilin-provinca Komitato de KPĈ; sekretario de la Subprovinca Komitato de KPĈ de Yanbian

1995-1998 sekretario de Jilin-provinca Komitato de KPĈ; prezidanto de la Konstanta Komitato de Jilin-provinca Popola Kongreso

1998-2002 sekretario de Zhejiang-provinca Komitato de KPĈ

2002-2007 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; sekretario de Guangdong-provinca Komitato de KPĈ

2007-2008 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ

2008-2012 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; vicĉefministro; membro de Grupo de Partiaj Membroj; de la Ŝtata Konsilantaro, kaj samtempe sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Chongqing

2012 – membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; vicĉefministro, kaj membro de la Grupo de Partiaj Membroj; de la Ŝtata Konsilantaro; sekretario de la Municipa Komitato de KPĈ de Chongqing

Kandidato-membro de la 14a Centra Komitato; membro de la 15a ĝis la 18a Centraj Komitatoj de KPĈ; membro de la Politika Buroo de la 16a kaj 17a Centra Komitato de KPĈ; membro de la Politika Buroo kaj ĝia Konstanta Komitato de la 18a Centra Komitato de KPĈ

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto