Vizitu Forumon

Li Keqiang

(GMT+08:00) 2012-11-15 20:57:25

Li Keqiang, viro, hano, indiĝeno de Dingyuan de Anhui-provinco, naskiĝis en julio de 1955, kaj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en majo, 1976. Li eklaboris en marto de la jaro 1974. Li diplomiĝis el Pekina Universitato. Li estas ekonomika doktoro.

Nuntempe li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro kaj vicsekretario de ĝia Gvida Grupo de Partiaj Membroj.

1974-1976 edukita junulo de la produktbrigado Dongling, Damiao-Komunumo, Fengyang-gubernio, Anhui-provinco

1976-1978 sekretario de Partia Filio de la produktbrigado Damiao, Damiao-Komunumo, Fengyang-gubernio, Anhui-provinco

1978-1982 jura studento, ĉefo de federacio de studentoj de Pekina Universitato

1982-1983 sekretario de Komitato de la Komunisma Junulara Ligo (KJL) de Pekina Universitato; membro de la Konstanta Komitato de la Centra Komitato de KJL

1983-1985 direktoro de Lerneja Departemento de la Centra Komitato de KJL; ĝenerala sekretario de la Ĉina Federacio de Studentoj; kandidato-membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KJL

1985-1993 membro de Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ; vicprezidanto de la Ĉina Junulara Federacio

1993-1998 unua membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KJL; prezidanto de la Ĉina Junulara Universitato de Politikaj Sciencoj (1988-1994: laborante li studis ekonomikon kiel studento de postdiplomiĝa studo ĉe la Ekonomika Kolegio de Pekina Universitato, kaj ricevis magistrecon kaj doktorecon pri ekonomio)

1998-1999 vicsekretario de Henan-provinca Komitato de KPĈ, aganta provincestro de Henan-provinco, kaj samtempe ĝenerala direktoro de la Komandejo kontraŭ Inundo de Flava Rivero

1999-2002 vicsekretario de Henan-provinca Komitato de KPĈ, provincestro de Henan, kaj samtempe ĝeenrala direktoro de la Komandejo kontraŭ Inundo de Flava Rivero

2002-2003 sekretario de Henan-provinca Komitato de KPĈ, provincestro de Henan, kaj samtempe ĝenerala direktoro de la Komandejo kontraŭ Inundo de Flava Rivero

2003-2004 sekretario de Henan-provinca Komitato de KPĈ; prezidanto de la Konstanta Komitato de Henan-provinca Popola Kongreso

2004-2005 sekretario de Liaoning-provinca Komitato de KPĈ

2005-2007 sekretario de Liaoning-provinca Komitato de KPĈ, prezidanto de la Konstanta Komitato de Liaoning-provinca Popola Kongreso

2007-2008 membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ

2008 – membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de Centra Komitato; vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro kaj vicsekretario de ĝia Gvida Grupo de Partiaj Membroj; direktoro de Konstrua Komitato pri la Projekto de Tri Gorĝoj kaj de la Konstrua Komitato pri la Projekto de Sud-al-Norda Akvo-Deturniĝo sub la Ŝtata Konsilantaro

Membro la 15a ĝis 18a Centra Komitato de KPĈ; membro de la Politika Buroo kaj ĝia Konstanta Komitato de la 17a kaj 18a Centraj Komitatoj de KPĈ; membro de la Konstanta Komitato de la 8a Tutlanda Popola Kongreso

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto