Vizitu Forumon

Xi Jinping, nova ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-15 21:22:51

La 15an de novembro la Unua Plena Sesio de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio elektis Xi Jinping kiel ĝeneralan sekretarion de la Centra Komitato de KPĈ, kaj Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli kiel konstantajn membrojn de la Polotika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ.

La Unua Plena Sesio de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ decidis, ke Xi Jinping servu kiel prezidanto de la Centra Militafera Komisiono, Fan Changlong kaj Xu Qiliang kiel vicprezidantoj de la Centra Militafera Komisiono.

La sesio sankciis la elekton de sekretario, vicsekretarioj kaj konstantaj membroj de la Centra Komisiono por Disciplin-Kontrolo. Wang Qishan estis elektita kiel sekretario de la Centra Komisiono por Disciplin-Kontrolo.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto