Vizitu Forumon

Areo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-12-17 15:14:16
Ĉina Popola Respubliko estas kompleta nomo de Ĉinio, kies ĉefurbo estas Pekino. Areanta je 9 600 000 kvadrataj kilometroj Ĉinio estas unu el la plej grandaj landoj en la mondo.

Ĝi situas en la orienta Azio kaj en okcidenta flanko de la Pacifika Oceano, ĝia tera landlimo estas longa je pli ol 20 mil kilometroj. Ĉinio najbaras oriente al Koreio, norde al Mongolio, nordeoriente kaj nordokcidente al Rusio kaj Kazaĥstano, okcidente kaj sudokcidente al Afganio, Pakistano, Hindio, Nepalo, Sikimo kaj Bhutano, sude al Laoso kaj Vjetnamio. Kun kontinenta marbordlinio je 18 000 kilometroj, Ĉinio trans maro frontas al Japanio, Filipinoj, Malajzio, Indonezio kaj Brunejo. La plej alta montaro kaj altebenaĵoj en la mondo troviĝas en la ĉina okcidenta landparto kaj montetaro, montaro kaj altebenaĵo kovras pli ol 66% de la tuta landtera areo.

Norde kaj oriente de Tibeta Altebenaĵo estas dezerta regiono kaj en Xinjiang kaj Interna Mongolio estas duona-dezerta. La Monto Changbai kun densa arbetaro zigzage krucas Fekundan Nordorientan Ebenaĵon. Oriente de Tibeta Ebenaĵo estas Sichuan-Baseno eroziita de Yangzi-Rivero, kiu fluas el sudparta ebenaĵo al la Orienta Maro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto