Vizitu Forumon

Teritoria maro kaj insuloj

(GMT+08:00) 2012-12-17 15:20:29

Marbordo de la ĉina kontinento, kun totala longeco de 18 miloj da kilometroj, komenciĝis de la enfluejo de Yalu-rivero de la provinco Liaoning kaj finiĝis ĉe la enfluejo de Beilun-rivero de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. La marbordo situas ebene, kun multaj favoraj havenoj, plejparte neglaciaj. Ĉinio posedas 5 marajn areojn, kiuj estas Bohai-maro, la Flava Maro, la Orienta Ĉina Maro, la Suda Ĉina Maro, kaj pacifika maro, oriente de Taiwan. Interalie Bohai-maro estas ĉina interna maro. La pacifika marareo de Ĉinio, oriente de Taiwan, komenciĝis de la insularo Sakishima, sudokcidente de la japana insularo Ryukyu, kaj finiĝis ĉe la markolo Bashi.

Ĉina marareo, kun totala areo de 380 miloj da kvadrataj kilometroj, inkluzivas la internan maron kaj teritorian maron. Interalie la interna maro apartenas al mara areo, kiu etendiĝas de kontinenta flanko de la bazlinio de la ĉina teritoria maro ĝis la marbordo. La ĉina teritoria maro, larĝas 12 marmejlojn, komence de la bazlinio, kiu konsistas el rektaj linioj de najbaraj bazpunktoj. Ekstera limo de la teritoria maro estas linio, ĝia chiu punkto distancas de la bazlinio de la teritoria maro 12 marmejlojn.

En la ĉina marareo dissemiĝas pli ol 5 000 insuloj, kun totala areo de 80 miloj da kvadrataj kilometroj, kaj marbordo de tiuj insuloj longas 14 milojn da kilometroj. Interalie la plej granda insulo estas Taiwan, kun areo de 36 miloj da kvadrataj kilometroj, tuj post ĝi estas la insulo Hainan, kun areo 34 miloj da kvadrataj kilometroj. La insuloj Diaoyu kaj Chiwei, kiuj troviĝas nordoriente de la insulo Taiwan, estas la plej orientaj insuloj de Ĉinio. Insuloj, ŝeroj kaj plaĝoj, kiuj dissemiĝas en la Suda Ĉina Maro, estas nomataj insuloj de la Suda Ĉina Maro. Ili estas la plej sudaj insularoj. Laŭ malsama situo oni nomas ilin respektive la insularoj Dongsha, Xisha, Zhongsha kaj Nansha.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto