Vizitu Forumon

Montaro

(GMT+08:00) 2012-12-17 15:23:27

Ĉinio estas lando kun multaj montaroj kaj altebenaĵoj. Tio formas tiean bazan geografian karakteron. Tibeta Altebenaĵo kun nomo firsto de la mondo estas la plej alta kaj granda altebenaĵo. Ĉomolangma en montaro Himalajo situanta en landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo estas la plej alta montpinto alta je 8 848.

Krom montaro Himalajo, en Ĉinio ankaŭ Kunlun-monto, Tianshan-monto, Tanggula-monto kaj aliaj estas famaj.

Kunlun-monto komence de Pamiro-alt-ebenaĵo ĝis nordokcidento de la provinco Sichuan estas longa je pli ol 2 500 kilometroj kaj alta je 5 000 ĝis 7 000 metroj super la marnivelo. La plej alta montpinto Gonggeer-monto alta je 7 719 metroj.

Tianshan-monto situanta meze de Xinjiang Ujgura Aŭtonoma Regiono en ĉina nordokcidenta landparto estas alta je 3 000 ĝis 5 000 metroj super la marnivelo kaj la plej alta montpinto Tuobuer alta je 7 455,3 metroj.

Tanggula-monto situanta meze de Qinghai-tibeta-altebenaĵo estas alta je 6 000 metroj super la marnivelo kaj la plej alta montpinto Geladandong alta je 6 621 metroj. La monto estas fonto de ĉina plej longa rivero---Yangzi-rivero.

Qinling-monto komence de orienta parto de la provinvo Gansu ĝis okcidenta parto de la provinco Henan estas alta je 2 000 ĝis 3 000 metroj super la marnivelo kaj la plej alta montpinto Taibai-monto alta je 3 767 metroj. La Qinling-monto estas grava terlimo inter ĉina suda landparto kaj norda landparto.

Granda Xingan-monto komence de la provinco Heilongjiang de ĉina nordorienta landparto ĝis supra baseno de Laoha-rivero estas longa je 1 000 kilometroj kaj alta je 1 500 metroj super la marnivelo. Ĝia ĉefa montopinto estas alta je 2 029 metroj.

Taihang-monto situanta oriente de Leŭsa-altebenaĵo estas longa je 400 kilometroj kaj alta je 1 500 ĝis 2 000 metroj super la marnivelo. Ĝia montpinto estas alta je 2 880 metroj.

Qilian-monto situanta nordoriente de Qinghai-tibeta-altebenaĵo, estas alta je pli ol 4 000 metroj super la marnivelo kaj ĉefa montpinto alta je 5 547 metroj.

Hengduan-monto situanta en landlimo inter la provinvoj Tibeto, Sichuan kaj Yunnan estas alta je 2 000 ĝis 6 000 metroj super la marnivelo kaj ĝia montpinto Gongga-monto alta je 7 556 metroj.

Taiwan-monto estas alta je 3 000 ĝis 3 500 metroj super la marnivelo kaj montpinto alta je 3 952 metroj.

Cetere ankaŭ troviĝas famaj montoj kiaj Huangshan-monto, Taishan-monto, Huashan-monto, Songshan-monto, Hengshan-monto, Emei-monto, Lushan-monto, Wudang-monto kaj Yandang-monto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto