Vizitu Forumon

Provinca administrado 

(GMT+08:00) 2012-12-17 16:07:47

La tuta lando dividiĝas en 23 provincojn, 5 aŭtonomajn regionojn (Xinjiang, Interna Mongolio, Tibeto, Ningxia kaj Guangxi), 4 municipojn (Pekino, Ŝanhajo, Tianjin kaj Chongqing), 2 specialajn regionojn (Hongkong kaj Aomen).

La 4 municipoj estas:

Pekino

Pekino, la ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko, estas antikva urbo kun longa civilizacia historio. Notoj montras, ke antaŭ pli ol 3 000 jaroj ĉi tie jam aperis urbo. Kiel ĉefurbo dum 5 dinastioj Pekino ludis gravan rolon en la historio de la ĉina nacio. Precipe post la jaro 1267 en pli ol 600 jaroj la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing prenis Pekinon kiel ĉefurbon, pli ol 30 imperiestroj tie surtroniĝintaj regis la landon kun vasta teritorio kaj granda loĝantaro.

Ŝanhajo

Ŝanhajo alinome Hu, situantas en meza parto de ĉina orienta marbordo kaj enirejo de Yangzi-rivero. En antikva Ĉinio la urbo estis apudmara fiŝ-vilaĝo kaj ĝis la dinastio Song la loko fariĝis gubernio kaj nomiĝis Ŝanhajo. En la jaro 1927, ĝi estis urbo; kaj nun ĝi estas unu el la kvar ĉinaj municipoj, konsistanta el 18 distriktoj kaj 1 gubernio. La urbo areas je 5 800 kvadrataj kilometroj kun pli ol 13 milionoj da loĝantoj. Ŝanhajo estas ĉina plej granda urbo, ankaŭ estas monda metropolo. Ŝanhajo ankaŭ estas ĉina granda industria urbo, komerca kaj financa centro kaj scienc-teknika bazloko.

Tianjin

Tianjin alinome Jin, situantas en loko de nordorienta Ĉinio sur vasta ebenaĵo kaj kvin branĉoj de Haihe-rivero kolektiĝas tie kaj fluas al Bohai-maro. La urbo Tianjin konsistanta el 15 distriktoj kaj 3 gubernioj estas ĉina municipo. Tianjin areas je pli ol 10 miloj da kvadrataj kilometroj kun pli ol 9 milionoj da loĝantoj. Tianjin estas plej granda industria urbo de norda Ĉinio kun riĉaj olea, gasa kaj mar-sala riĉfontoj kaj kun bazo de industria tekniko. Tianjin ankaŭ estas tiea grava komerca centro kaj havena urbo.

Chongqing

Chongqing, alinome Yu, situantas en regiono oriente de sudokcidenta Ĉinio kaj supra baseno de Yangzi-rivero. En 1927 Chongqing fariĝis urbo. En 1997 ĝi fariĝis municipo. Nuntempe la municipo konsistas el 15 distriktoj, 4 gubernio-nivelaj urboj, 17 gubernioj kaj 4 aŭtonomaj gubernioj kun 31 milionoj da loĝantoj. La urbo areas je 82 miloj da kvadrataj kilometroj. Chongqing estas sinteza industria urbo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto