Vizitu Forumon

Tera Riĉfonto 

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:07:07

  Ĉinio havas vastan teritorion, sur kiu dissemiĝas diversaj teraj riĉfontoj en granda areo: agro, arbaro, herbejo, dezerto kaj malprofundaĵo. Tamen montoj estas multaj kaj ebenaĵoj malmultaj, agro kaj arbaro okupas malgrandan proporcion. La riĉfontoj dissemiĝas ne egale. Agro koncentriĝas en orienta ebenaĵo kaj baseno kun musona klimato, arbaro en nordorienta kaj sudokcidenta fora montregiono, kaj herbejo en interna altebenaĵo kaj montregiono.

◆Agro:

Ĉina agraro areas je 1,27 miliono da kvadrataj kilometroj, malmulte en la orienta kaj okcidenta landpartoj, je 28,4% respektive, kaj multe en la meza landparto, je 43,2%. La agraro koncentriĝas en la Nordorienta Ebenaĵo, la Nord-Ĉinia Ebenaĵo, la Ebenaĵo ĉe Meza kaj Malsupra Basenoj de Yangzi-rivero, Delto de la Perla Rivero kaj Sichuan-a Baseno. En la Nordorienta Ebenaĵo, pliparte kovrita per nigra fekunda grundo, kreskas tritiko, maizo, sorgo, sojofabo kaj beto. En la Nord-Ĉinia Ebenaĵo, pliparte kovrita per bruna grundo, kreskas tritiko, maizo, milio, sorgo, kotono kaj arakido. En la Ebenaĵo ĉe Meza kaj Malsupra Basenoj de Yangzi-rivero produktiĝas rizo, oranĝo kaj kolzosemo. En la Sichuan-a Baseno produktiĝas rizo, kolzsemo, sukerkano, teo, oranĝo kaj pampelmuso.

◆Arbaro:

En Ĉinio la arbaro areas je 158,94 milionoj da hektaroj, kovrante 16,55% de la totala teritorio. Tiu proprcio estas malmulta kompare kun la monda meznombra proporcio --- 30,8%, tial Ĉinio estas unu el la landoj kun malgrandarea arbaro. La naturaj arbaroj de Ĉinio troviĝas ĉefe en la nordorienta kaj sudokcidenta landparto, kaj malmulte en la orienta ebenaĵo kun multa loĝantaro kaj evoluinta ekonomio kaj la vasta nordokcidenta landparto.

Multaj estas la specoj de arboj de Ĉinio, sole la specoj de arbegoj jam superis 2800. Inter ili estas valoraj specialaj arboj ginko, metasekvojo kaj similaj. Por media protektado kaj ekonomia konstruado Ĉinio grandskale kontinue forstumis. Nun la forsto kovras 33,79 milionojn da hektaroj, okupinte la unuan lokon en la mondo.

La plej granda natura arbaro de Ĉinio estas la nordorienta arbaro, inkluzive la arbarojn de Granda Xing'an-montaro, Malgranda Xing'an-montaro kaj Changbai-montaro. La dua estas la sudokcidenta arbaro, inkluzive la arbarojn de Hengduan-montaro, Himalajo-montpiedo kaj Yaluzangbu-riverturniĝo. La plej ĉefa forsto estas la sudorienta forsto, kiu kovras la vastan montetan regionon sude de Qingling-montaro kaj Huaihe-rivero kaj oriente de Yunnan-Guizhoua Altebenaĵo. Cetere en Ĉinio sterniĝas vasta protekta forsto, kiel ekzemple la Protekta Forsta Zono en Nordorienta Ĉinio, Norda Ĉinio kaj Nordokcidenta Ĉinio. La forsto longas je pli ol 7 000 kilometroj kaj kovras proksimume 260 milionojn da hektaroj, je kvarono de la totala tero de Ĉinio, tial estas nomata "la plej granda ekologia programo de la mondo".

◆Herbejo:

Ĉinio posedas 266,06 milionojn da hektaroj de diversaj herbejoj, utilaj al paŝtado en malsamaj sezonoj. La areo egalas al kvarono de la totala teritorio, tial Ĉinio estas unu el la landoj kun plej grandarea herbejo. La naturaj herbejoj dissemiĝas ĉefe en la vasta spaco okcidente kaj norde de Granda Xing'an-montaro - Yinshan-montaro - orienta piedo de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, la kulturitaj herbejoj sin trovas ĉefe en sudorienta landparto, interkruciĝe kun agroj kaj arbaroj.

Ĉinaj ĉefaj paŝtejoj estas jenaj: Intern-Mongola Paŝtejo, la plej granda paŝtejo de Ĉinio, kie kreskas bonspeciaj Sanhe-ĉevalo kaj Sanhe-bovo, Xinjiang-a Paŝtejo, kie kreskas bonspeciaj Xinjiang-a Fajnlana Ŝafo, Altaja Dikvosta Ŝafo kaj Ilia Ĉevalo, Qinghai-a Paŝtejo, kie kreskas gruntbovo kaj mondefama Hequ-ĉevalo, kaj Tibeta Paŝtejo, kie kreskas ĉefe gruntbovo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto