Vizitu Forumon

Mineralaj Riĉfontoj

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:08:31

Ĉinio abundas je minerala riĉfonto. La prospektorita rezervkvanto okupas proksimume 12% de la totala rezervkvanto de la mondo, en la tria loko. Tamen la pokapa kvanto estas malmulta, nur je 58% de la meznombra pokapa kvanto de la mondo, en la 53 loko. Ĝis nun oni trovis 171 specojn de mineraloj kaj konis la rezervkvanton de 158 specoj el ili (inkluzive de 10 specoj de energiaj mineraloj, 5 specoj de ferozmetalaj mineraloj, 41 specoj de neferozmetalaj mineraloj, 8 specoj de noblmetalaj mineraloj , 97 specoj de nemetalaj mineraloj, 3 specoj de aliaj mineraloj). Ĉinio fariĝis unu el la malmultaj landoj, kiuj havas riĉan mineralan rezervon, kompletajn specojn kaj altgradan kompletigan rimedon. Kalkule laŭ la prospektorita kvanto, 25 el la 45 ĉefaj mineralaj specoj de Ĉinio okupas la unuajn tri lokojn de la mondo, inter ili la 12 pecoj rara tero, gipso, vanado, titano, tantalo, volframo, porfiro, grafito, soda sulfato, barito, magnezito kaj antimono okupas la unuan lokon.

La mineralaj riĉfonto tiel dissemiĝas: petrolo kaj natura gaso en Nordorienta, Norda kaj Nordokcidenta Ĉinio, karbo en Norda kaj Nordokcidenta Ĉinio, fero en Nordorienta, Norda kaj Sudokcidenta Ĉinio, kupro en Sudokcidenta, Nordokcidenta kaj Orienta Ĉinio. Plumbo kaj zinko sin trovas en la tuta lando, volframo, stano, molibdeno, antimono kaj rara tero ĉefe en Suda kaj Norda Ĉinio. Oro kaj arĝento dissemiĝas tra la tuta lando, ankaŭ en Taivan estas grava produktejo. Fosforo ĉefe troviĝas en Suda Ĉinio.

Ĉefaj mineralaj riĉfontoj inkluzivas jene:

◆Karbo: La karba rezervkvanto de Ĉinio okupas la unuan lokon en la mondo. La jam prospektorita rezervkvanto estas 1000 miliardoj da tunoj, tenata ĉefe de Norda kaj Nordokcidenta Ĉinio, precipe de la provincoj Shanxi kaj Shenxi kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.

◆Petrolo kaj natura gaso: Ili estas rezervitaj ĉefe en Nordokcidenta Ĉinio, poste en Nordorienta Ĉinio, Norda Ĉinio kaj malprofunda kontinentbreto ĉe sudorienta maro. Ĝis la fino de 1998 Ĉinio jam trovis 509 petrolkampojn kaj 163 gaskampojn. La jam prospektorita rezervkvanto de nafto estas 19,85 miliardoj da tunoj, okupinte la 9-an lokon de la mondo, kaj geologia rezervkvanto de natura gaso estas 1950 miliardoj da kubmetroj, okupinte la 20-an lokon de la mondo. Inter ili la tera petrola rezervkvanto okupas 73,8% de la totala petrola rezervkvanto, kaj la tera naturgasa rezervkvanto--- 78,4%. Jam formiĝis ses grandaj petrol-gasaj regionoj Songliao, Bohai-golfo, Talimu, Junggar-Tulufan, Sichuan, Shenxi-Gansu-Ningxia.

Metala Mineralo:

◆Ferozaj metaloj: Jam estas prospektoritaj la rezervkvantoj de fero, mangano, vanado kaj titano. Inter ili la rezervkvanto de fero proksimiĝas al 50 miliardoj da tunoj, tenata ĉefe de la provincoj Liaoning, Hebei, Shanxi kaj Sichuan.

◆Neferozaj metaloj: Ĉinio havas ĉiujn secojn de neferozaj metaloj jam trovitaj en la mondo. Inter ili la rezervkvanto de rara tero okupas proksimume 80% de tiu de la mondo, tiu de antimono --- 40%, tiu de volframo estas kvaroblo de la totala rezervkvanto de ĉiuj aliaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto