Vizitu Forumon

Venta, hidraŭlika kaj suna energioj

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:10:07

Sur la vaste tero de Ĉinio fluas multaj riveroj. Abunda estas la akvo kaj granda estas la falo, kio entenas tre riĉan akvoenergian fonton. Laŭ statistiko la akvoenergia rezervkvanto de ĉinaj riveroj estas 680 milionoj da kilovattoj, kun la jara elektruma kvanto de 5920 miliardoj da kilovatthoroj; la generatora kapacito de ekspluatebla akvoenergio estas 378 milionoj da kilovattoj, kun la jara elektruma kvanto de 1920 miliardoj da kilovatthoroj. Ili ambaŭ okupas la unuan lokon de la mondo.

La totala rezervkvanto de venta energio de Ĉinio en la tavolo alta je dek metroj estas 3,226 miliardoj da kilovattoj, kaj tiu de laŭkalkule efektive ekspluatebla venta energio sur la tero estas 253 milionoj da kilovattoj, la rezervkvanto de venta energio sur proksima maro ( profunda je pli ol 15 metroj) estas trioblo de la tera, t.e. 750 milionoj da kilovattoj. Tiuj, kiuj havas riĉan ventenergian rezervkvanton, dissemiĉas ĉefe en herbejo aŭ Gobio de nordokcidenta, norda kaj orienta landpartoj, ĉe maro kaj sur insuloj de orienta kaj sudorienta landpartoj. Ĝenerale en la supre menciitaj regionoj ne estas normala energio, cetere ventegas kaj pluvetas vintre kaj printempe, dum ventetas kaj pluvegas somere. Tio taŭgas al disvolvo de ventenergia elektrumado. En la fino de 1998, en Ĉinio estas proksimume 20 ventenergiaj elektrejoj kun la totala generatora kapacito de 223,6 miloj da kilovattoj. La plej granda ventenergia elektrejo de Ĉinio kaj ankaŭ de Azio estas tiu de Dabancheng en Xinjiang. Ĝi havas 111 generatorarojn el 300, 500 aŭ 600 kilovattoj, kun la totala kapacito de 57,5 miloj da kilovattoj. Nun la ventenergia generatora kapacito de Ĉinio okupas nur 1,4 milonon de la ekspluatebla kapacito, tial ĝi havas vastan disvolvan perspektivon.

Ĉinio abundas je sunenergia riĉfonto. La jara sunradia energio akceptita de la tero egalas al la energio de 2400 miliardoj da tunoj de normala karbo, kaj sur du trionoj de la teritorio la jara sunradia energio superis 6 000 bilionojn da ĵuloj/kvadrata metro. Tiu atingis 8400 bilionojn en la nordokcidenta parto de Tibeto, tial ĝi estas unu el la lokoj kun plej abunda sunenerga riĉfonto en la mondo. Ĉina unua grandpova sunenergia elektrostacio fondiĝis en Interna Mongolio, kun la povo de 560 vattoj kaj ekfunkciis en la 11a de oktobro, 1982.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto