Vizitu Forumon

Speco kaj dispozicio de plantoj 

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:11:29

Ĉinio posedas pli ol 30 000 specojn de plantoj kaj okupas la trian lokon de la mondo post Malajzio kaj Brazilo. Inter la plantoj estas 106 klasoj de muskoj, kiuj okupas 70% de la klasoj de la mondo; 52 klasoj el 2600 specioj de pteridofitoj, kiuj okupas 80% de la klasoj de la mondo kaj 26% de la specioj de la mondo; 8 000 specoj de lignecaj plantoj, inkluzive de 2 000 specoj de arbegoj. En la mondo troviĝas gimnospelmoj el 12 klasoj, 71 genroj kaj 750 specioj , el ili 11 klasoj, 34 genroj kaj pli ol 240 specioj estas trveblaj en Ĉinio. La totala nombro de la specoj de pinglarboj de Ĉinio okupas 37,8% de tiu de la mondo. La klasoj de angiospermoj de Ĉinio okupas 54% de la mondo kaj la genroj --- 24%.

Preskaŭ ĉiuj ĉefaj specoj de flaŭroj en glacia, mezvarma kaj tropika zonoj en norda hemisferosfero estas troveblaj en Ĉinio. Metasekvojo, ĉina cipreso, katajo, ĉina abio, dolariko, taivan-a pino, fujian-a cipreso, kolomba arbo kaj eŭkomio estas propraj al Ĉinio. Metasekvojo estas alta arbo kaj rigardata kiel antikveca, rara kaj valora arbo en la mondo. Dolariko kreskas en montregiono ĉe Yangzi-rivero, kaj estas unu el la kvin specoj de ĝardenaj valoraj arboj de la mondo. La folioj, en monera formo, grupe kreskas sur mallongaj branĉoj, estas verdaj en printempo kaj somero, kaj flaviĝas en aŭtuno. Ĉinio posedas pli ol 2 000 specojn de manĝeblaj plantoj, pli ol 3 000 specojn de drog-plantoj. Ginsengo en Changbai-montaro, kartamo en Tibeto, licio en Ningxia, pseŭdoginsengo en Yunnan kaj Guizhoui, ĉiuj estas valoraj drogplantoj. Specoj de floroj estas ege multaj. Peonio, regino el la floroj, estas propra al Ĉinio. La floro estas granda, kun multtavolaj petaloj kaj pimpa koloro, tial ĝi estas honorata kiel unu el la la ŝtataj floroj de Ĉinio.

Laŭ klimataj zonoj de nordo al sudo, en Ĉinio troviĝas pinglarbaro en glacia kaj mezvarma zono, miksita pinglarbaro kaj larĝarbaro en mezvarma zono, deciduarbaro kaj pinglarbaro en varma zono, ĉiam-verda larĝarbaro kaj pinglarbaro en subtropika zono, musona pluvarbaro kaj pluvarbaro en tropika zono. Inter ili la multspeco kaj graveco de subtropika arbaro estas nekompareblaj de tiuj en la sama zono de aliaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto