Vizitu Forumon

Speco kaj dispozicio de bestoj 

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:12:26

Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj posedas la plej multajn specojn de sovaĝbestoj. Ĝi havas 6266 specojn de vertebruloj, inter kiuj estas proksimume 500 specoj de brutoj, 1258 specoj de birdoj, 376 specoj de rampuloj, 284 specoj de amfibioj, 3862 specoj de fiŝoj, okupinte proksimume dekonon de la mondaj vertebruloj. Troviĝas ankaŭ pli ol 50000 specoj de senvertebruloj kaj 150000 specoj de insektoj.

Ĉar pliparto de Ĉinio ne estis influita de la kontinenta glacifluo de la tria kaj kvara periodo, tial ĝi konservas grandan kvanton da specialaj specoj de bestoj. Laŭ statistiko proksimume 476 specoj de kontinentaj vertebruloj estas propraj al Ĉinio, je 19,42% de la specoj de ĉiuj ĉinaj kontinentaj vertebruloj. Granda pando, orhara simio, sudĉinia tigro, ruĝverta gruo, ruĝnaĝila delfeno, blanknaĝila delfeno, aligatoro kaj aliaj sume pli ol cent specoj estas valoraj sovaĝbestoj propraj al Ĉinio kaj ĝuas altan famon en la mondo. La granda vertebrulo pando, kun nigraj kaj blankaj haroj, pezas maksimume je 135 kilogramoj. Ili sin vivtenas per juna bambuo kaj bambuido, kaj nun nombriĝas nur je pli ol 1 000. Pro la valoreco pando jam fariĝis monda marko por protekti sovaĝbestojn. Ruĝverta gruo povas longi je pli ol 1,2 metro. Ĝi havas blankan plumon sur la korpo, kaj ruĝan nudan haŭton sur la verto, kaj estas rigardata kiel longviva simbomo en Orienta Azio. Blanknaĝila delfeno estas unu el la du dolĉakvaj delfenoj en la mondo. En 1980 ĉinoj la unuan fojon kaptis masklan delfenon de Yanzi-rivero, kio vekis grandan intereson de mondaj esploristoj pri delfeno.

La dispozicio de ĉinaj bestoj povas dividiĝi proksimume en sep regionojn nordorientan, nordan, mongolan-xinjiangan, qihai-tibetan, sudokcidentan, centran kaj sudan. Pro malsamaj geografiaj kondiĉoj, en tiuj regionoj ekzistas malsamaj bestoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto