Vizitu Forumon

Laŭplana naskado 

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:14:39

Ĉinio efektivigas laŭplanan naskadon kiel la bazan politikon, la laŭplana naskado praktikata de Ĉinio alprenis metodon de la ŝtata gvido kaj memvolo de la amaso. La ŝtata gvido prezentis, ke la centra kaj lokaj registaroj ellaboris politikon, leĝon, statuton kaj makroskopan loĝantaran disvolvan planon pri limigo de loĝantara kresko, altigo de loĝantara naturo, perfektigo de loĝantara strukturo, kaj liveras al ĉiuj geedzoj konsulton, gvidon kaj teknikan servon sur la kampo de naskada sanigado, koncipoprevento, limigo de naskado, optimumaj naskado kaj kulturado kaj aliaj. Memvolo de la amaso temas pri tio ke gvidite de la ŝtataj koncernaj politikoj kaj leĝoj nasktaŭgaj geedzoj laŭ siaj aĝo, sano, laboro kaj ekonomia kondiĉo, respondece kaj plane aranĝas gravedecon kaj naskon, kaj elektas taŭgan metodon de koncipoprevento kaj limigo de naskado.

La ĉefa enhavo de la politiko pri laŭplana naskado praktikata de Ĉinio estas stimuli malfruajn edzi(in)ĝon kaj naskadon, malmultan kaj optimuman naskadon; stimuli al geedzoj naski unu infanon. En la kampara regiono, geedzoj, kiuj havas sian malfacilon, rajtas naski la duan infanon post la intertempo de kelkaj jaroj; en regionoj de nacimalplimultoj, diversaj naciecoj laŭ sia memvolo, nacieca loĝantaro, riĉfonto, ekonomio, kulturo, kutimo kaj aliaj kondiĉoj havas malsamajn difinojn: ĝenerale oni rajtas naski du infanojn, en iuj lokoj oni rajtas naski tri infanojn, al naciecoj kun malmultaj loĝantoj oni ne limigas naskadon.

Post kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon pri laŭplana naskado, malfruaj edzi(in)ĝo kaj naskado, optimumaj naskado kaj kulturado iom post iom fariĝas socia moro. Samtempe laŭplana naskado liberigis ĉinajn virinojn de la ofta naskado kaj peza familia ŝarĝo post edziniĝo kaj altigis sanstaton de la patrino kaj la infano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto