Vizitu Forumon

Tutlanda Popola Kongreso

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:22:10

La popola kongreso estas la baza politika sistemo de Ĉinio. La Tutlanda Popola Kongreso estas la plej alta ŝtata regpotenca organo konsistanta el reprezentantoj elektitaj de diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj, specialaj administraj regionoj kaj armeo. Ĝi plenumas la ŝtatan leĝdonan rajton kaj decidas gravajn problemojn en la ŝtata politika vivo.

La ĉefaj devoj kaj rajtoj de la Tutlanda Popola Kongreso estas revizii la Konstitucion, superrigardi la plenumadon de la Konstitucio, ellabori kaj revizii la kriminalan leĝon, civilan leĝon kaj aliajn bazajn leĝojn; ekzameni kaj sankcii la planon pri nacia ekonomio kaj socia evoluo, raporton pri la plenumado de la plano, ŝtatan budĝeton kaj raporton pri la plenumado de la budĝeto; sankcii establon de provinco, aŭtonoma regiono kaj municipo kaj decidi starigon de speciala administra regiono kaj ĝian sistemon; decidi la problemon pri milito kaj paco; elekti kaj decidi gvidantaron de la plej alta regpotenca organo, t.e., elekti membrojn de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, elekti ŝtatajn prezidanton kaj vicprezidantojn, decidi kandidaton de ĉefministro, elekti prezidanton de la Centra Militafera Komisiono, elekti estron de la Plej Alta Popola Juĝejo kaj ĉefprokuroron de la Plej Alta Popola Prokurorejo. La Tutlanda Popola Kongreso ankaŭ havas la rajton eksigi supre menciitajn personojn.

Ĉiu sesio de la Tutlanda Popola Kongreso estas 5-jara kaj ĉiujare estas regula kunveno. Dum la fermiĝo de la kongreso, ĝia konstanta organo – la Konstanta Komitato – plenumas la plej altan ŝtatan regpotencon. La Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso konsistas el prezidanto, vicprezidantoj, ĝenerala sekretario kaj membroj.

La leĝdonado de Ĉinio inkluzivas leĝdonon de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato, leĝdonon de la Ŝtata Konsilantaro kaj ĝiaj departementoj, leĝdonon en diversaj lokoj, leĝdonon en naciecaj aŭtonomaj regionoj, kaj leĝdonon en specialaj ekonomiaj regionoj kaj specialaj administraj regionoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto