Vizitu Forumon

Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:23:54

La Ĉina Popola Politika interkonsiliĝa Konferenco estas la patriota unuec-fronta organizo de la ĉina popolo. Ĝi estas la grava institucio de plurpartia kunlaborado kaj politika interkonsiliĝado sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj grava formo de elvolvado de socialisma demokratio en la ĉina politika vivo. Solidareco kaj demokratio estas du ĉefaj temoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

La Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco konsistas el reprezentantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, diversaj demokratiaj partioj, senpartiaj personoj, diversaj naciminoritatoj kaj sociaj rondoj, samlandanoj de Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Aomen-a Speciala Administra Regiono kaj Taiwan, revenintaj elmigrintaj ĉinoj kaj speciale invititaj personoj. Ĉiu sesio de la konferenco estas 5-jara.

La ĉefaj funkcioj de la Tutlanda Komitato kaj lokaj komitatoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas politika interkonsiliĝo, demokratia superrigardo kaj partopreno en ŝtata regado.

La Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco faras politikan interkonsiliĝadon pri la ŝtataj kaj lokaj politikoj kaj orientiloj, kaj gravaj problemoj en la politika, ekonomia, kultura kaj socia vivo, antaŭ ol fari la decidon aŭ dum la procezo de decido-plenumado. La Tutlanda Komitato kaj lokaj komitatoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco povas okazigi kunvenon partoprenatan de reprezentantoj de diversaj partioj, respondeculoj de diversaj societoj kaj personoj de diversaj naciecoj kaj sociaj rondoj por fari interkonsiliĝadon, laŭ propono de la Komunista Partio de Ĉinio, la konstantaj komitatoj de popolaj kongresoj, la centra registaro, la demokratiaj partioj kaj popolaj societoj. Ili ankaŭ povas prezenti gravajn problemojn kaj konsili al supre menciitaj unuoj fari interkonsiliĝadon.

La Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco faras demokratian superrigardon al plenumado de ŝtataj Konstitucio, leĝoj kaj regularoj, praktikado de gravaj politikoj kaj orientiloj, laboroj de ŝtataj institucioj kaj aliaj laborantoj, pere de proponoj kaj kritikoj.

La Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ankaŭ partoprenas en ŝtata regado. Ĝi faras enketadon kaj esploradon, reflektas socian cirkonstancon kaj popolanajn opiniojn, kaj faras interkonsiliĝadon kaj diskutadon pri gravaj problemoj en politiko, ekonomio, kulturo kaj socia vivo, kaj ankaŭ pri ĝenerale zorgataj problemoj de la popolanoj. Pere de enketa raporto, leĝ-projekto, propono kaj aliaj formoj, ĝi elmetas kritikojn kaj proponojn al la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtataj institucioj.

En septembro de 1949, la 1-a Plena Sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco plenumis la devon anstataŭ la Tutlanda Popola Kongreso, proklamante la fondiĝon de Ĉina Popola Respubliko, kaj ludis la gravan historian rolon. De la okazo de la 1-a Tutlanda Popola Kongreso en 1954, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ne plu plenumas devojn anstataŭ la Tutlanda Popola Kongreso, sed daŭre ekzistas kiel la plej vasta patriota unuec-fronta organizo de Ĉinio, kiu faris multajn laborojn kaj gravajn kontribuojn en la ŝtata politika vivo, socia vivo kaj ekstera amika aktivado. Ĝis marto de 2004, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco jam starigis kontaktiĝon kaj elvolvis amikan interfluon kun 170 institucioj de 101 landoj kaj 8 internaciaj kaj regionaj organizoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto