Vizitu Forumon

Centra Militafera Komisiono

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:28:05
 La Centra Militafera Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio estas la plej alta militafera gvida institucio, konsistanta el prezidanto, vicprezidantoj kaj komisionanoj. La Centra Militafera Komisiono estas decidita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj praktikas prezidanto-respondecan sistemon. Ĝia ĉefa funkcio estas rekte gvidi la tutlandan armitan forton.

La Centra Militafera Komisiono de Ĉina Popola Respubliko estas la gvida institucio de militaj aferoj de la ŝtato kaj respondecas pri gvidado de la tutlanda armita forto. Ĝi konsistas el prezidanto, pluraj vicprezidantoj kaj komisionanoj kaj praktikas prezidanto-respondecan sistemon. Ĝia prezidanto estas elektita de la Tutlanda Popola Kongreso kaj respondecas por la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato. Ĉiu sesio de la Centra Militafera Komisiono estas 5-jara.

La armita forto de Ĉinio konsistas el Ĉina Popola Liberiga Armeo, Ĉina Popola Armita Polico kaj milicio. Ĉina Popola Liberiga Armeo estas la konstanta armeo de la ŝtato. Ĉina Popola Armita Polico estas la trupo kun la tasko donita de la ŝtato por teni sekurecon kaj protekti socian ordon. La milicio estas popolamasa armita forto, kiu ne apartigas sin de produktado.

La nuna prezidanto de la Centra Militafera Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio estas Xi Jinping.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto