Vizitu Forumon

Noktomezo

(GMT+08:00) 2012-12-21 14:40:55

Lastatempe estis eldonita la fama ĉina romano "Noktomezo". La romano estis grava rikolto de la maldekstra literatura movado en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento kaj unu el la klasikaj verkoj de la ĉina moderna literaturo en la dudeka jarcento.

"Noktomezo" estis verkita de Mao Dun (1896-1981), pioniro de la ĉina moderna progresema kulturo, granda revolucia verkisto, literatura teoriisto kaj kultura aktivulo.

Tiu ĉi libro estis elĉinigita de Laŭlum, honora membro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto kaj tiu de la Esperanta verkisto Asocio. Li laboris kiel vicĉefredaktoro de "El Popola Ĉinio", la Ĉina Esperanto-Instituto, membro de la Komisio pri Juĝo de Kompetenteco de Altrangaj Tradukistoj, profesoro de la Ĉina Informa Universitato kaj Kolegio pri Ekonomio Interlanda. Laŭlum Esperantigis multaj tradiciajn ĉinajn romanojn, inter kiuj estas "Mirrakontoj de Liaozhai", "Ĉe Akvorando", kaj "Romano pri la Tri Regnoj" ktp.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto